Gyula Kelemen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Kelemen
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1897 (1897-11-07)
en Budapeŝto
Morto 22-an de aprilo 1973 (1973-04-22) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Gyula Kelemen
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Gyula Kelemen [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelemen Gyula estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo.

Memortabulo pri Gyula Kelemen

Gyula Kelemen [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1897 en Újpest. Li mortis la 22-an de aprilo 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Kelemen frekventis bazlernejon, poste lernejon pri komerco, fine metilernejon. li iĝis instrumentisto. Li aliĝis al la sindikato kaj socialdemokratoj en 1918. Post falo de la Hungara Sovetrespubliko li translokiĝis al Parizo ĝis 1921. Li estis elektita municipa deputito de Újpest en 1929, en 1944 li aliĝis al la rezista movado. Li estis elektita parlamenta deputito en 1945, en la sama jaro li estis subministro de ministerio pri industrio. En 1948 li false estis kondamnita je tutviva mallibero. Antaŭ la Hungara revolucio de 1956 li liberiĝis, dum la revolucio li estis vicĉefministro, poste li vivis tre simple. En 1963 la plej supera juĝejo nuligis la akuzojn kaj la ŝtato redonis liajn havaĵojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]