Gyula Pál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Pál
Gyula Pál
Gyula Pál
Persona informo
Naskonomo Perl Gyula
Naskiĝo 27-an de junio 1881 (1881-06-27)
en Győr
Morto 6-an de septembro 1946 (1946-09-06) (65-jaraĝa)
en Kopenhago
Ŝtataneco HungarioDanio
Okupo
Okupo matematikisto • instruisto
vdr

Gyula Pál [djula pAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pál Gyula estis hungara-dana matematikisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Perl ĝis 1909.

Gyula Pál[1] naskiĝis la 27-an de junio 1881 en Győr (Hungara reĝlando), li mortis la 6-an de septembro 1946 en Kopenhago.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Pál devenis el juda familio. Li maturiĝis en benediktana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1900, li konatiĝis kun alia lernanto Frigyes Riesz. Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1906, poste li plulernis en Gotingeno, Munkeno kaj Parizo. Intertempe en 1910 li ekinstruis en mezlernejo de Székelyudvarhely. En 1916 li doktoriĝis en Reĝa Universitato Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio). Dum la 1-a mondmilito li faris militservon en la armeo de Aŭstrio-Hungario. Tie li estis vundita kaj kuglo restis en lia dorso, kiu malfaciligis lin sidi. Por sia vundo kaj braveco li ricevis en 1922 armean premion. Li partoprenis en la kalistefa revolucio, tiutempe li perdis la laborlokon pro okupado de malamikaj armeoj. Li migris al Danio, kie li edziĝis kaj ekde 1925 li estis asistanto de en:Harald Bohr en la teknikuniversitato de Kopenhago. En la sekva jaro li estis levita lektoro. En 1928 li ricevis danan ŝtatanecon kaj prenis la nomon Julis Pal. Nur en 1934 li vizitis Hungarlandon. Dum la nazia okupado de Danlando li havis falsajn dokumentojn por pruvi neeston de judeco.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]