Gyula Theisz
Aspekto
Gyula Theisz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 13-an de aŭgusto 1855 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Szepesolaszi |
Morto | la 10-an de aprilo 1939 en Hungara reĝlando Pestszentlőrinc |
Okupo | |
Okupo | tradukisto |
Gyula Theisz [djula tejs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Theisz Gyula estis hungara instruisto.
Gyula Theisz[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1855 en Szepesolaszi (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Spišské Vlachy en Slovakio), li mortis la 10-an de aprilo 1939 en Pestszentlőrinc (nuntempa urboparto de Budapeŝto).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Theisz frekventis mezlernejojn en Eperjes kaj Igló. En 1875 li studis semestrojn en Strassburg kaj Parizo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1879. Jam en 1879 li instruis en Igló, poste en Lőcse, ekde 1890 en Budapeŝto. Li instruis precipe la francan lingvon, foje la anglan kaj germanan.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Franczia nyelvkönyv. Olvasókönyv. Gyakorlókönyv. Nyelvtan. A reáliskolák III. és IV. oszt. számára. (franca lernolibro, 2 volumoj, 1881, 1885)
- Petite Grammaire française. (1897, 1903, 1904, 1908)
- Franczia-magyar és magyar-franczia szótár I. kötet. (vortaro, kunaŭtoro, 1902)
- Német nyelviskola (germana lernolibro, 1908)