Gyula Ullmann
Etoso
Gyula Ullmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de februaro 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 11-an de junio 1926 en Budapeŝto |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - arkitekturo (–1894) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Gyula Ullmann [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ullmann Gyula estis hungara arkitekto. Lia nobela antaŭnomo estis erényi.
Gyula Ullmann[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 11-an de junio 1926 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Ullmann devenis el juda familio[2]. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1894. En la sekva jaro li malfermis komunan atelieron kun Géza Aladár Kármán. Ili plej ofte projektis kune, tre malofte sole. Dum la 1-a mondmilito Ullmann estis oficiro. Li havis edzinon.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- juda fraŭlina orfejo (Budapeŝto, 1901, nun hospitalo)
- sidejo de sukera industrio (Budapeŝto, 1908)
- sidejo de ŝipistoj (Budapeŝto, 1913)
- ludomo de Ullmann (Budapeŝto, nun ambasadorejo de Usono)
- vilao (Budapeŝto, nun sidejo de Fidesz)
- vendeja domego (Budapeŝto, 1910)
-
Sidejo de ŝipistoj
-
Usona ambasadorejo
-
Vendeja domego
-
Vilao de Fidesz