György Szepesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Szepesi
Persona informo
Naskonomo Friedländer György
Naskiĝo 5-an de februaro 1922 (1922-02-05)
en Budapeŝto
Morto 25-an de julio 2018 (2018-07-25) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Gimnastika Universitato de Budapeŝto vd
Profesio
Alia nomo Galambos vd
Okupo ĵurnalisto • sporta anoncisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György Szepesi [djordj sepeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szepesi György estas hungara raportisto, redaktoro. Lia origina nomo estis Friedländer György.

György Szepesi maldekstre en 1949

György Szepesi [1] Arkivigite je 2015-07-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 5-an de februaro 1922 en Budapeŝto; mortis la 25-an de julio 2018 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Szepesi devenis el juda familio, li jam frue interesiĝis pri la futbalo. Li estis trudlaboristo dum la nazia erao. En 1945 li komencis labori en Hungara Radio, en la sekva jaro li ankaŭ kontribuis en gazetoj. Li frekventis altlernejon pri sporto inter 1951 kaj 1954. Tiutempe li atingis la tutlandan konatecon, ĉar li radioraportis pri ambaŭ hungaraj-anglaj futbalaj okazintaĵoj. Lia iomete raŭka voĉo estis aŭdeblaj ankaŭ surstrate, ĉar estis kutimo tiam meti la radion en la fenestron, se okazis interesaĵo. Dum Hungara revolucio de 1956 li kampanjis por tuj ĉesi la revoluciajn agojn. Post falo de la revolucio li tuj ricevis permeson vojaĝi al Somera Olimpiko 1956. Post jardekoj aperis informoj, ke li estis sekreta informisto de la polico. Post jardekoj li aperis en Guinness-libro de rekordoj kiel la plej longa funkcianta raportisto en la mondo [2], ja en la 2010-aj jaroj tre malofte li aperas en la radio aŭ en Hungara Televizio. Dum la jardekoj li raportis pri olimpikoj kaj aliaj sportaj okazintaĵoj, krome inter 19751978 li estis raportisto de Okcidenta Germanio. Foje li plenumis diversajn postenojn en la sporta vivo. Li ricevis premiojn (eĉ ankaŭ eksterlandajn) inter 1953 kaj 2012.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Civil a pályán (1951)
  • Gól! Góóóól! 2000 gól! (1963)
  • A magyar olimpiai aranyérmek története (1976)
  • Sportmikrofon (1982)
  • Búcsú a mikrofontól (1998)
  • Magyar olimpiai bajnokok 1896-1996 (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]