Gábor Somló
Gábor Somló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1953 (71-jaraĝa) en Kaposvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Somló (pli aĝa) |
Frat(in)oj | István Somló (1946-2012) kaj Ferenc Somló (pli juna) |
Edz(in)o | Beáta Rónay |
Okupo | |
Okupo | aktoro poeto verkisto |
Gábor Somló [ŝomlO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somló Gábor estas hungara aktoro. Lia patro estis Ferenc Somló (pli aĝa), liaj fratoj estis Ferenc Somló (pli juna) kaj István Somló (1946-2012), lia edzino estis Beáta Rónay.
Gábor Somló[1][2] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1953 en Kaposvár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Somló debutis sur scenejo de Nacia Teatro (Miskolc) en 1972. Post jaro li ricevis subaktoran statuson en Teatro Jókai (Békéscsaba). Inter 1978-1985 li estis membro de Teatro Csokonai (Debrecen), kie fine li estis oficiale aktoro. Ekde 1986 li apartenis al Nacia Teatro (Szeged), tamen interrompoj okazis (Békéscsaba 1989, Eger 1996, Kecskemét 1997). Li pensiuliĝis en 2013. Li ricevis premiojn en 2012 kaj 2019, krome li havas la titolon "eterna membro de Teatro Szeged". Lia edzino naskis filon.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Johann Strauß (filo): A cigánybáró - cigana knabo
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Luno
- Reĝo Lear - Oswald
- Hamleto - Rosencrantz
- Anton Ĉeĥov: La mevo - Ŝamrajev; Ŝorin
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Osip
- Ŝolom Alejĥem: Violonisto sur la tegmento - Fedka
- Arthur Miller:
- Morto de vojaĝa komizo - Howard
- Sorĉistinoj de Salem - Putmans
- Pál Ábrahám: Viktória - Miki
- Albert Szirmai: Mágnás Miska - Pixi
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Família Kft. (serio, 1997) - patro de Jojó
- Barátok közt (serio) - Attila Ágotai
Liaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- poemoj en 1999, 2009, 2019
- Öltöző (2004, libro, ankaŭ prezentita teatraĵo)