Ŝalom Alejĥem
| Ŝalom Alejĥem | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| שלום עליכם | ||
| Naskonomo | Шолом Нохумович Рабинович | |
| Naskiĝo | 2-an de marto 1859 en Perejaslav, | |
| Morto | 13-an de majo 1916 (57-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | tuberkulozo | |
| Tombo | Mount Carmel Cemetery (en) | |
| Lingvoj | rusa • jida • hebrea vd | |
| Ŝtataneco | Rusia Imperio Usono | |
| Subskribo | ||
| Memorigilo | ||
| Familio | ||
| Infanoj | Sarah Rabinovich (en) | |
| Parencoj | Bel Kaufman (nepino) Ben Zion Goldberg (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | dramaturgo • humuristo • romanisto • filma scenaristo • verkisto • satira romanverkisto | |
| Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • jida literaturo • dramo vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Tevje la laktovendisto ❦ La sanga ŝerco ❦ Menaĥem Mendl ❦ Motl, filo de kantoro Pejsi ❦ Stempenju: Juda Romano ❦ Vagantaj steloj ❦ Malfacilas esti judo ❦ La Gimnazio ❦ La diluvo ❦ Disigitaj kaj pelitaj ❦ Granda gajno ❦ Ĉe doktoro vd | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝalom Alejĥem,[1] Ŝalom Aleĥem[2] aŭ eventuale alternative Ŝolom Alejĥem[3], (hebree שלום עליכם kaj same jide, vera nomo Ŝalom Naĥumoviĉ Rabinoviĉ, angle kutime literumata Sholem Aleichem; naskiĝis en 1859 en Perejaslav, Rusia Imperio, mortis en 1916 en Novjorko, Usono) estis juda verkisto, dramaturgo kaj klerigisto, unu el la fondintoj de la literaturo en la jida lingvo. Liaj verkoj estas popularaj tutmonde kaj tradukitaj en multajn lingvojn.
Biografio
[redakti | redakti fonton]

Siajn fruajn jarojn Ŝalom Alejĥem priskribis en nefinita membiografia romano Funem jarid ("Reen de la foiro"). Li naskiĝis la 2-an de marto 1859 en neriĉa ortodoksa juda familio en la urbeto Perejaslav apud Kievo. Kiam li aĝis 13, lia patrino mortis. En la aĝo de 15 jaroj li legis libron pri Robinsono Kruso kaj estis tiom inspirita, ke li kreis propran, judan version de la libro kaj ekvolis mem iĝi verkisto. Ĝuste tiam li elektis la pseŭdonomon Ŝalom Alejĥem, kiu estas tradicia juda salutvorto ("Pacon al vi", hebree).
En 1876 li finis la studojn en la lernejo kaj eklaboris kiel privata instruisto. Unu el liaj studentoj estis Golde Loeva, filino de riĉa juda entreprenisto. Li instruis ŝin dum tri jaroj kaj eventuale ili enamiĝis unu en la alia. Kvankam la patro de Golde ne volis ke ŝi edziniĝu al malriĉa instruisto, ili fuĝis kaj geedziĝis en 1883. Poste Ŝalom Alejĥem priskribis similan epizodon en sia romano "Tevje la laktovendisto". La paro vivis kune ĝis la morto de Ŝalom Alejĥem kaj havis ses infanojn.
Ekde 1883 Ŝalom Alejĥem venis al la konkludo ke la judoj devas havi propran literaturon en komuna lingvo. Kiel tiun lingvon li elektis la jidan, ĉar la hebrea estis tiutempe ne tre populara kaj konata plejparte inter klerularo, sed ne inter simplaj judoj. Ekde tiu tempo li verkis precipe en la jida, krom kelkajn malgrandajn eseojn kaj artikoletojn en la rusa kaj la hebrea. Post la morto de sia bopatro li ricevis grandan heredaĵon, kiun preskaŭ tute malŝparis por eldono de jidlingva literatura almanako Di jidiŝe folksbibliotek (די ייִדישע פאָלקסביבליאָטעק, "La jida popola biblioteko") kaj al subteno de junaj jidaj verkistoj.
Kritikoj nomis Ŝalom Alejĥem "juda Mark Twain" pro la stila simileco kaj emo verki por infanoj. Poste Mark Twain agnoskis, ke por li estas honoro rigardi sin kiel "usona Ŝalom Alejĥem".
Post 1891 Ŝalom Alejĥem loĝis en Odeso, sed post la pogromoj de 1905 li fuĝis eksterlanden. Tie li loĝis en Svislando, poste en Germanio. En 1914, pro la komenco de la Unua Mondmilito kaj ĉar li estis civitano de Rusio, li estis elpelita el Germanio kaj veturis al Usono. La lastajn jarojn li loĝis en Novjorko, kie li mortis en 1916. Ŝalom Alejĥem estas enteregita en tombejo en Queens, Novjorko.
En 1964 aperis la novjorka muzikalo Fiddler on the roof (Violonisto sur la tegmento), bazita sur la libro Tevje la laktovendisto, kiu estas la unua komerce sukcesa anglalingva prezento pri la vivo de Orient-Eŭropaj judoj. En 1997 oni starigis monumenton por Ŝalom Alejĥem en Kievo kaj en 2001 ankaŭ en Moskvo. Krome, lian nomon havas kratero sur Merkuro.
La nune konata usona verkistino kaj pedagogino Bel Kaufman (1911-2014) estis nepino de Ŝalom Alejĥem.
Pri Esperanto
[redakti | redakti fonton]En 1910, en letero al la vegetarana aktivulo Iosif Perper, Alejĥem skribis, ke li estas "profunde konvinkita ke, tre baldaŭ, nu, ni diru, post mil aŭ du mil jaroj, ĉiuj homoj estos vegetaranoj kaj parolos unu lingvon - Esperanto."[4]
Plej gravaj verkoj
[redakti | redakti fonton]
- Tevje la laktovendisto (טבֿיה דער מילכיקער, Tevje der milĥiker), romano; 1894; tradukita en la angla kiel "Tevye and his daughters" (Tevje kaj liaj filinoj)
- Disigitaj kaj pelitaj (צעזעײט און צעשפּראײט, Cezajt un ceŝprajt), dramo, tragikomedio; 1903;
- La diluvo (דער מבול, Der mabl), romano;
- La sanga ŝerco (דער בלוטיקער שפּאַס, Der blutiker ŝpas), romano;
- Malfacilas esti judo (שװער צו זײַן אַ ייִד, Ŝver cu zajn a jid), dramo; 1914; teatrigo de La sanga ŝerco;
- Granda gajno (דאס גרויסע געווינס, Dos grojse gevins), dramo; 1915;
- Vagantaj steloj (בלאָנדזשענדע שטערן, Blonĝende ŝtern), romano;
- Motl, filo de kantoro Pejsi (מאָטל פּייסי דעם חזנס, Motl Pejsi dem ĥazns); nefinita romano, publikita en 1916
- Marienbad (מאַריענבאַד, Marienbad), nepublikigita manuskripto trovita en 1917 de lia edzino, post la morto de Ŝalom Alejĥem.
- Reen de la foiro (פֿונעם יאַריד, Funem jarid), nefinita aŭtobiografio verkita inter 1912 kaj 1916.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- La novelo La Gimnazio, tradukita de L. L. Zamenhof, kaj esperante publikigita de 1909, estas klasikaĵo de la esperantlingva literaturo. (גימענאזיע, Gimenazije[5])
- Internacia mondliteraturo Vol. 9. Ŝalom Alejĥem, Icĥok Lejbuŝ Perec - Hebreaj Rakontoj el la hebreaj originaloj trad. Isĥak Muĉnik, 78 paĝoj, 1923.
- Ĉe doktoro (verkita en 1904 sed eldoniĝis kiel parto de libro nomata מאָנאָלאָגען, signifante monologoj, eldonita en 1921), tradukis Josef Rabinovic Tajc. Eld. Heroldo de Esperanto, Kolonjo, 1932(?).
- Al ĉiuj egale - mia utopio, rakonto, tradukis Maurice Salzmann. Eld. Liona Esperantista Societo, Liono, 1928 (OCLC 1281807052) kaj 1948.[6]
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]- Pri Ĉe doktoro.
|
- Pri Al ĉiuj egale
|
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Esperantlingve "Ŝalom Alejĥem" li nomatas almenaŭ en la eldonoj de 1909 kaj 1924 pri la esperantlingva novelo "La Gimnazio" (vidu la librokovrilon de 1924); tiel lin evidente skribis la tradukinto L. L. Zamenhof mem. Pri eventuale alternativa esperantigo "Ŝolom Alejĥem" kun unua vokalo "o" mankas ĉia referenco.
- ↑ En la publikigo de Hebreaj Rakontoj de 1923 lia nomo esperante skribatas Ŝalom Aleĥem sen "j" (vidu la librokovrilon de 1923).
- ↑ laŭ la rusa formo Шо́лом-Але́йхем
- ↑ Nathan Samuel Davis, Di geshikhṭe fun a lebn (Manuel Pintel, 1963), 144.
- ↑ ĉe Yiddish Book Center
- ↑ eldonjaro 1948 estas konfirmita per la ĉapitro 7.2.26 "El la Jida Literaturo" de la verko Esperanto en perspektivo, paĝo 221
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Gimnazio en Esperanto ĉe Vikifontaro
- Kolekto de verkoj de Ŝalom Alejĥem[rompita ligilo] ruse
- Литературная страница Шолом-Алейхема в библиотеке Б. Бердичевского. Библиография и произведения Arkivigite je 2012-04-11 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- Рецензия на книгу «Записки коммивояжера» на сайте booknik.ru Arkivigite je 2009-03-04 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- Интервью с Бэл Кауфман (Bel Kaufman) ruse
- The Sholom Aleichem Network Arkivigite je 2004-12-15 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Ŝalom Alejĥem ĉe Project Gutenberg angle
- Ŝalom Alejĥem ĉe Congress for Jewish Culture, biografio kaj bibliografio angle
- The Bloody Hoax (recenzo pri Der blutiger ŝpas) angle

