Saltu al enhavo

Jicĥak Muĉnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Isĥak Muĉnik)
Jicĥak Muĉnik
Persona informo
Aliaj nomoj Kincum
Naskiĝo 5-an de aprilo 1894 (1894-04-05)
en Ŝepetivka
Morto 30-an de novembro 1974 (1974-11-30) (80-jaraĝa)
Tombo Kfar Yehoshua (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantohebrea
Loĝloko Kfar Yehoshua • Brita mandato Palestino
Ŝtataneco Rusia Imperio
Brita mandato Palestino Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
kontisto
librotenisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jicĥak (Isĥak) MUĈNIK (alia transskribo Isak; ps. Kincum) (naskiĝis la 5-an de aprilo 1894 en Ŝepetivka, tiam en la Rusia Imperio, nun en Ukrainio) estis rusia juda librotenisto kaj esperantisto.

Li estis unue librotenisto, kaj poste, en Palestino, koloniisto kaj pioniro por la rekonstruo de la lando.

Li ekesperantistiĝis en 1910. Li starigis Esperanto-rondojn kaj kursojn en la regiono de Ŝepetivka (Luhanska provinco), kie li loĝis ĝis 1920, kaj poste elmigris al Palestinon kun grupo de lokaj amikoj (nomata pioniroj de Ŝepetivka) kiuj formis novan setlejon en la Galileo, apud la Kineret lago, nomatan "Har Kineret" kaj tie laboris kiel terkultivistoj. La 22-a de junio 1923 li geedziĝis kun Hannah Kacka, samtempe kun du aliaj novgeedziĝaj paroj en la grupo. En 1928 li setlis en Kfar Yehoshua.

Li verkis artikolojn rilatajn al Esperanto kaj lingvistiko, kaj tradukis iuj el la rakontoj de Ŝolom Alejĥem en Esperanton. La traduko estas konata "Hebreaj Rakontoj".

Pri Esperanto lingvo internacia

Citaĵo
 Kelkaj vortoj pri la esenco de Esperanto en Hebrea lingvo kun aldono de la tuta gramatiko kaj bildo de d-ro Zamenhof. 
— Brazila esperantisto 1925 j16_n10-12_okt-dec
Citaĵo
 Instrua kaj propaganda broŝuro, akompanata de grandformata afiŝego instrua. Ambaŭ en hebrea lingvo. 
— Bulgara Esperantisto j07 n04 dec. 1925
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.