Géza Bodolay
Géza Bodolay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1957 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1975–1981) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1984) |
Familio | |
Edz(in)o | Katalin Gidró |
Okupo | |
Okupo | tradukisto teatrestro teatra reĝisoro universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.bodolay.hu |
Géza Bodolay [bodolai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bodolay Géza estis hungara reĝisoro, teatrestro, universitata instruisto, tradukisto.
Géza Bodolay [1] naskiĝis la 17-an de julio 1957 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Bodolay frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris literaturan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1981, poste reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1984. Post siaj studoj li estis reĝisoro en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1986 kaj 1989 li instruis en Scienca Universitato Attila József, poste li denove reĝisoradis en Teatro de Kecskemét (1989–1992) kaj Nacia Teatro (Budapeŝto) (1992–1998). En la jaro 1997 li instruis en altlernejo en Berlino. Inter 1998–2008 li estis teatrestro kaj ĉefreĝisoro en Teatro de Kecskemét, en la jaro 2003 li akiris sciencan gradon DLA en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto). Ekde 2009 li estas ĉefreĝisoro de Nacia Teatro en Szeged. Ekde 2011 li instruas en Kalvinana Universitato Gáspár Károli, poste ankaŭ en Universitatea Babeș-Bolyai. Dum sia vivo li ofte tradukis teatraĵojn. Li ricevis premiojn inter 1986-2015.
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Molière: Le Misanthrope ou l'Atrabilaire amoureux (Budapeŝto, 1983)
- Saint-Exupéry: La eta princo (Nacia Teatro (Miskolc), 1992)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (Kecskemét, 2000)
- József Katona: Bánk bán (Kecskemét, 2001; Szeged, 2013)
- William Shakespeare:
- Hamleto (Szeged, 1987)
- Epifanio: aŭ kiel vi volas (en hungara lingvo en Oradea, 2003)
- Romeo kaj Julieta (Kecskemét, 2004)
- La Gajaj Edzinoj de Vindsoro (Kecskemét, 2007)
- La komedio de eraroj (Szeged, 2009)
- Otelo (Szeged, 2014)
- Koriolano (Nyíregyháza, 2014)
- Epifanio: aŭ kiel vi volas (Oradea, 2003)
- Alfred Jarry: Ubu, der König ((germane), Sindelfingen, 1988)
Aliaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Danton a magánzárkában (origina dramo, 1990)
- Anakronista (filmo, 1982–1997)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio