Héreg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Héreg [hEreg] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Tatabánya apud Tarján kaj Tardos.

Blazono de Héreg

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Héreg situas ĉe la piedo de montaro Gerecse, laŭ traira flankovojo. Troviĝas Esztergom 29 km-ojn, Tatabánya 15 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj loĝis tie. La unuaj skribitaj memoraĵoj devenas el 1326 en formo Hereg. La kampoj apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. Laŭ onidiro klostro fondiĝis. Dum la turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1849 iu pafis al aŭstroj, sekve ili rabis domon de la vilaĝestro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Héreg mortis profesoro Zoltán Magyary.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Slovakio Imeľ, Slovakio