Zoltán Magyary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Magyary
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1888 (1888-06-10)
en Tata
Morto 24-an de marto 1945 (1945-03-24) (56-jaraĝa)
en Héreg
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Piarista Gimnazio de Budapeŝto • Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Margit Techert
Okupo
Okupo advokato
vdr

Zoltán Magyary [madjari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyary Zoltán estis hungara profesoro, oficisto.

Busto de Zoltán Magyary

Zoltán Magyary [1] naskiĝis la 10-an de junio 1888 en Tata (Hungario). Li mortis la 24-an de marto 1945 en Héreg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Magyary frekventis piaristan gimnazion, poste li akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1910 kaj 1912. Inter 1910 kaj 1930 li laboris en ministerio pri religio kaj eduko. En 1927 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato, post 3 jaroj li estis katedrestro kaj publika ordinara profesoro. Ekde 1931 li estis komisaro pri ŝtata administrado. Li fondis instituton, krome li instruis plu. En la studjaro 1937 li estis dekano. Li studvojaĝis al Germana Regno, Italio, Usono, Soveta Rusio. edziĝis dufoje, resume li havis 3 gefilojn. En 1945 li sinmortis pro la alvenanta Ruĝa Armeo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar tudománypolitika alapvetése (1927, ankaŭ germane)
  • Amerikai államélet (1934, ankaŭ angle)
  • Magyar közigazgatás (1942, 1994)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto, kulturdomo kaj 2 memortabuloj en Tata
  • memortabulo en Héreg
  • kolegio, premio kaj stipendio portas la nomon Magyary Zoltán

Fontoj[redakti | redakti fonton]