HIAS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
HIAS
Hebrew Immigrant Aid Society
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1881 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Arĝenta Fonto
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

HIAS (angle Hebrew Immigrants Aid Society) estas jud-usona humanitara organizo kiu estis origine fondita por helpi judajn rifuĝintojn en 1881. La organizo helpis judajn civitanojn de Usono akiri permesojn de eniro por iliaj parencoj kiuj restis en Eŭropo, helpis ilin en siaj unuaj paŝoj en la nova lando kaj lobiadis kontraŭ leĝojn kiuj limigas la eblecon de enmigrado de judoj de unu lando al alia.

Nuntempe, la celo de la organizo HIAS estas helpi ĉiujn rifuĝintojn (ne nepre judojn) kiuj estas en malfacila situacio, helpi ilin reunuigi kun siaj familioj, kaj labori por ilia sekureco [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencante en la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento, diversaj organizoj ekestis en Usono kies celo estis helpi la judajn enmigrintojn de Eŭropo. Enmigrintoj kiuj alvenis en grandaj ondoj ĉefe ekde la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento post la pogromoj kaj antisemitismo en la rusia imperio.

La organizo, kies membroj estis ĉefe enmigrintoj kiuj jam establiĝis, dividis ĝiajn agadojn en du: la virinoj pli okupiĝis pri ĉiutaga vivo kaj helpis la pli novajn enmigrintojn per manĝaĵo, vestaĵo kaj loĝloko, dum la viroj koncentriĝis pli pri lobiado kaj organiza agado por helpi akiri enmigrajn licencojn, la naturaligprocezon en Usono kaj trovi laboron kaj dungado.

La organizo estis implikita en helpado al ne-judaj rifuĝintoj, kiel ekzemple: rifuĝintoj de la Vjetnama milito, Kamboĝo kaj Laoso. Ekde la komenco de la 21-a jarcento, HIAS inkluzivis en siaj agadoj helpon por reloĝigo kaj helpon por nejudaj rifuĝintoj .

Robert Bowers, usona antisemita kaj blanka naciisto, kiu faris la masakron en la sinagogo en Pittsburgh, asertis ke li agis kontraŭ la judoj pro la agadoj de la organizo HIAS en Usono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. HIAS Mission and Values, retejo HIAS (angla)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]