HIFA Sanprizorga Informado Por Ĉiuj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
HIFA Sanprizorga Informado Por Ĉiuj
emblemo
organizaĵo
Komenco 2006 vd
Sidejo Charlbury
Retejo Oficiala retejo
vdr

Sanprizorga Informado Por Ĉiuj (angle Healthcare Information For All) estas tutmonda reto de sanprofesiuloj, eldonistoj, bibliotekistoj, teknologoj, esploristoj kaj politikfarantoj kiu laboras por universala kaj uzanto-apoga aliro al laŭtema, fidinda informado pri sano en landoj kun malaltaj kaj mezaj enspezoj[1]. Tiuspeca informado estas konsiderata esenca parto por atingi la celon “Sano por Ĉiuj” de la Monda Organizaĵo pri Sano, de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj kaj de la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj[2].

HIFA havas pli ol 18500 membrojn apartenantaj al ĉirkaŭ 325 organizaĵoj pri sano kaj evoluado en 178 landoj tutmonde kiuj diskutas en 4 lingvaj forumoj[3][4].

HIFA estis formale lanĉita en oktobro 2006 okaze de la 10-a kongreso de la Asocio por Sanprizorga Informado kaj Bibliotekoj en Afriko, en Mombasa, Kenjo.

La reto estas administrata de la Tutmonda Sanprizorga Informa Reto, neprofitcela organizaĵo bazita en Britio.

Projekto pri multlingvismo[redakti | redakti fonton]

En 2007 HIFA kreis la Projekton pri Multlingvismo por promocii komunikadon, komprenadon pri temoj kiuj rilatantas al lingvoj, sanprizorgaj informoj kaj lernobezonoj inter civitanoj, sanolaboristoj, eldonistoj, esploristoj kaj politikistoj. Ĝi pledas por plibonigi la disponeblon kaj uzadon de sanprizorgaj informoj por ĉiuj fin-uzantoj en lingvo, kiujn ili povas kompreni. La multlingvisma projekto ankaŭ taksas la fareblon kaj bezonon por inkludemaj HIFA-forumoj[5] en aliaj lingvoj (ekzemple la ĉina, rusa ...)[6].

En la somero de 2012, EASE aŭ la European Association of Science Editors (eŭropa asocio de sciencaj redaktoroj) formale fariĝis subtenanta organizaĵo de HIFA. Ĝi konsilas aŭtorojn fari resumojn de iliaj tre informriĉaj, fidindaj kaj facile kompreneblaj dosierojn. La EASE Guidelines for Authors and Translators of Scientific Articles (Gvidlinioj por aŭtoroj kaj tradukistoj de sciencaj artikoloj) estis jam tradukitaj en 28 lingvoj[7].

Esperanto kaj HIFA[redakti | redakti fonton]

La Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), organizaĵo aliĝinta al UEA, estas agnoskita kiel membro-organizaĵo de HIFA[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) Oficiala retejo de HIFA

(angla) Oficiala retejo de EASE Arkivigite je 2018-11-25 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Medicina Esperanto-asocio aliĝis al HIFA Arkivigite je 2018-11-24 per la retarkivo Wayback Machine, Esperanto por UN, Informilo Novembro 2018, alirite la 24-an de novembro 2018.
  2. (la 17-a ĝis la 23-a julio 2004) “Health information for all by 2015?”, Lancet 364 (9430), p. 223–4. doi:10.1016/S0140-6736(04)16686-5. 
  3. (la 30-an de Junio 2011) “Provision of health information for all”, BMJ. 
  4. Pri HIFA
  5. (angla) Neil Pakenham-Walsh, kunordiganto de HIFA.
  6. (angla) Multilingualism, HIFA,
  7. (angla) EASE Guidelines for Authors and Translators of Scientific Articles Arkivigite je 2018-11-25 per la retarkivo Wayback Machine, FIFA, update 2018.