Hakim Bey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hakim Bey
Persona informo
Naskonomo Peter Lamborn Wilson
Aliaj nomoj Hakim Bey
Naskiĝo 1-an de januaro 1945 (1945-01-01) (74-jara)
en Novjorko
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Usono
Profesio
Profesio ontologist • poeto • historiisto • anarkiisto • tradukisto
Verkoj Momente Sendependa Kampo
v  d  r
Information icon.svg
Subskribita kopio de la libro Pirataj Utopioj de Peter Lamborn Wilson (Hakim Bey)

Hakim BEY estas pseŭdonomo de Peter Lamborn Wilson (n. Novjorko, 1945), estas usona verkisto, eseisto kaj poeto, kiu komprenas sin mem kiel «ontologan anarkiiston» kaj sufion. En la turka lingvo Hakim estas "Senjoro Juĝisto" kaj Bey "kavaliro". Li famiĝis en 1990 per sia verko "Momente Sendependa Kampo" (Temporary Autonomous Zone - TAZ). Kelkaj aŭtoroj vidas lin kiel la ideologia iniciatinto de la hakeroj.

En diversaj eseoj pri la tradiciaj sekretaj societoj de Ĉinio (Tong), Bey enkondukis la koncepton de Momente Sendependa Kampo de siaj historiaj studoj pri la pirataj utopioj. Paralele, Bey verkis pri homoj kiel Charles FourierFriedrich Nietzsche kaj pri la ligoj inter sufismo kaj la antikva kelta kulturo.