Heiligenschwendi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Halten (Heiligenschwendi))
Heiligenschwendi
Blazono de Heiligenschwendi
Blazono de Heiligenschwendi
Blazono de Heiligenschwendi
Oberhofen kun kastelo, supre de ĝi sur la monto Halten, komunumo Heiligenschwendi
Oberhofen kun kastelo, supre de ĝi sur la monto Halten, komunumo Heiligenschwendi
Oberhofen kun kastelo, supre de ĝi
sur la monto Halten, komunumo Heiligenschwendi
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 45′ 0″ N 7° 41′ 2″ O / 46.75000 °N, 7.68389 °O / 46.75000; 7.68389 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 0″ N 7° 41′ 2″ O / 46.75000 °N, 7.68389 °O / 46.75000; 7.68389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 666
Areo 6,57 km²
Alteco 1123 m super marnivelo
Poŝtkodo 3625
Komunumkodo 0927
Mapo de Heiligenschwendi
Mapo de Heiligenschwendi
Mapo de Heiligenschwendi
vdr


Heiligenschwendi estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 666 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Heiligenschwendi situas en la Berna Oberlando supre de la norda flanko de la Lago de Thun kun mirinda belvido al la lago kaj la Bernaj Alpoj. La komunumo konsistas el la tri partoj Heiligenschwendi, Halten kaj Schwendi.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,55 km², de kiuj 43,4% estas kovritaj de arbaro, 48,8% servas por agrikulturo kaj 7,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Heiligenschwendi limas en nordo al Thun, en nordo al Homberg, en oriento al Teuffenthal, en sudoriento al Sigriswil, en sudo al Oberhofen ĉe Lago de Thun, en nordokcidento al Hilterfingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Heiligenschwendi situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per la kurboriĉa vojo n-ro 1136 de Thun. Per la regionaj buslinioj 31 kaj 31 de la transportentrepreno Thun-Interlaken la komunumo estas konektita al la publikat tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Heiligenschwendi datiĝas el la jaro 1285 kiel Helgeswendi. Dum mezepoko Heiligenschwendi estis havaĵo de la Grafoj de Kiburgo. En la jaro 1384 ĝi estis akirita de la urbo Berno kaj fariĝis parto de la libera tribunalo Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 ĝis estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distriktio. En 1895 estis malfermita en Schwenid la kliniko por kuracado de tuberkulozo, kiu hodiaŭ estas resaniga centro por malsanoj de koro kaj pulmo kaj la plej grava labordonanto en la komunumo. En la jaro 1958 la vilaĝo Hünibach estis atribuita de Heiligenschwend al Hilterfingen.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]