Hamad bin Thamer Al Thani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamad bin Thamer Al Thani
Persona informo
Alma mater Universitato de Kataro
vdr

Ŝejĥo Hamad bin Thamer bin Mohammed Al Thani (arabe حمد بن ثامر بن محمد آل ثاني) estas la prezidanto de la araba informa televidkanalo Al-Ĝazira, bazita en Kataro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1987, Al Thani aliĝis al la ministerio pri Informo kaj Kulturo en Kataro kiel vicsekretario de la ministro pri informoj ĝis 1994.

En 1996, li lanĉis la informan televidkanalon Al-Ĝazira. Al Thani funkciis kiel ĝenerala direktoro ĝis la nomumo de d-ro Mostefa Souag kaj funkciis kiel prezidanto de la estraro de administracio. Daŭre li posedas 40 procentaĵojn de la araba informa televidkanalo Al-Ĝazira, preskaŭ tiom kiel Hamad bin Ĥalifa Al Thani, emiro de Kataro inter 1995 kaj 2013 (la praavoj estis fratoj, filoj de la dinastia fondinto Jassim bin Mohammed), kaj pli ol la Katara registaro kiu regas 10 procentaĵojn.

Li estas membro de la reganta familio de Kataro, la dinastio de Thani.