Hamstroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hamstro)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hamstro
Troveblo de fosilioj: Meza Mioceno - Nun
Ora hamstro
Ora hamstro
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Subordo: Musuloj Myomorpha
Superfamilio: Musoedoj Muroidea
Familio: Hamstredoj Cricetidae
Subfamilio: Hamstroj Cricetinae
Fischer de Waldheim, 1817
Genroj

Mesocricetus
Phodopus
Cricetus
Cricetulus
Allocricetulus
Cansumys
Tscherskia

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hamstroj (Cricetinae) estas biologia subfamilio de malgrandaj (ĉ. 20 cm, malpli ol 10 cm ĉe nanohamstroj) mamuloj el la ordo de ronĝuloj, subordo de musuloj. En la naturo la ora hamstro vivas ĉerande de dezerto, tial ĝi dum la suna varmega tago dormas en sia subtera kavo kaj nur nokte eliras serĉi nutraĵon. La vorto "hamstro" origine venas el la germana lingvo (Hamster) kaj penetris ne nur en Esperanton, sed ankaŭ en multajn aliajn lingvojn ne parencajn al la germana, kiel ekzemple la turka, indonezia, javavjetnama.

Roborovski-nanohamstro (Phodopus roborovskii)

Ĝi devas ofte kuri eĉ plurajn kilometrojn por ion trovi. Ĝiaj vangoj estas transformitaj en saketojn, en kiuj ĝi portas la manĝaĵon. Ĝi kuras reen al sia kavo, kie ĝi kolektas grandan provizon por la vintro, kiun ĝi tradormas. Sekve ankaŭ hejme bredataj oraj hamstroj dum la tago dormas kaj nokte kuras en karuselo (aŭ tra la ĉambro, se la posedanto permesas) por kuri kelkajn kilometrojn. Manĝaĵon ili metas en siajn vangajn saketojn kaj forportas al sia dometo. Laŭ ĉi tiu ilia kvalito estas ankaŭ la homaj avidado, avarado kaj ŝakrado nomataj hamstrado, precipe amasigado de provizoj pro timo al krizo, striko aŭ milito.

Hamstroj estas solemuloj, masklo kaj femalo renkontiĝas nur por pariĝo (inter majo kaj julio) kaj denove disiras. Gravedeco daŭras 20 tagojn, 4 ĝis 10 idoj estas mamnutrataj 18 tagojn. Post 28 tagoj ili sekse maturiĝas.

Oni distingas

  • Grandaj hamstroj, ekzemple kampa hamstro (Cricetus cricetus) disvastiĝis en grenkampoj kaj kelkloke faris grandajn damaĝojn. Pro tio oni persekutis ĝin kaj ĝi estas nun endanĝerita.
  • Mezgrandaj hamstroj, ekzemple ora hamstro (Mesocricetus auratus) estas la plej multe bredata en hejmoj (mallongaj ruĝbrunaj haroj kun blankaj makuloj en la baza formo, povas ankaŭ havi longajn harojn - ursohamstro - aŭ aliajn kolorojn.)
  • Nanohamstroj. Ili subdividiĝas en:
  1. Longvostaj nanohamstroj: ĉina striohamstro (Cricetulus griseus)
  2. Etvostaj nanohamstroj aŭ fodopoj (Phodopus):

            dsungara nanohamstro (Phodopus sungorus),
            Campbell-nanohamstro (Phodopus campbelli) kaj
            Roborovski-nanohamstro (Phodopus roborovskii)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]