Hanns Martin Schleyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hannsmartin Schleyer)
Hanns Martin Schleyer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1915 (1915-05-01)
en Offenburg
Morto 18-an de oktobro 1977 (1977-10-18) (62-jaraĝa)
en Mulhouse
Tombo Ostfilder cemetery
Lingvoj germanaVolapuko
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de InnsbruckUniversitato de Hajdelbergo
Familio
Edz(in)o Waltrude Schleyer
Okupo
Okupo politikistojuristooficiro • manaĝero • lobiisto • fabricator
vdr

Hanns Martin SCHLEYER (ankaŭ citita kiel Hanns-Martin) estas nev-nepo de Johann Martin Schleyer, kreinto de Volapuko. Li naskiĝis la 1-an de majo 1915 en Offenburg, Baden-Virtembergo kaj estis murdita la 18-an de oktobro 1977 en nekonata loko de norda Francio.

Hanns Martin Schleyer en 1973

Li membriĝis al volapuk-klubo Diläd valemik feda Volapükaklubas prezidita de Arie de Jong.

Hannsmartin Schleyer estis ano de nazia partio, de Hitlera junularo kaj de SS. Post la dua mondmilito, en 1951 li iĝis estrarano de la industria konzerno Daimler-Benz. En 1973 oni lin elektis prezidanto de la "federacia unuiĝo de la ligoj de labordonantoj" (Bundesvereinigung der Arbeitgeberverbände). La 5-an de septembro 1977 li estis kaptita de la terorisma organizaĵo Rote Armee Fraktion en Köln. Post 23 tagoj da mallibereco, li estis murdita de RAF ĉar la germana registaro ne jesis la petojn de la kaptistoj. Lia korpo estis trovita en Mulhouse. El la du dek identigitaj ostaĝprenintoj, la polico kaptis dek sep kaj ĉiuj el ili en laŭregulaj juraj procesoj kondamniĝis. Du pliaj mortpafiĝis dum la malliberigo. Unu persono ne kaptiĝis. La ankoraŭ vivantaj ostaĝprenintoj, kiuj ankoraŭ nun deklaras sin membroj de la terorisma grupo, ne malkaŝis kiu ekzakte mortpafis la ostaĝon. La eksmembro Peter-Jürgen Boock en septembro 2007 publike deklaris, ke Rolf Heißler kaj Stefan Wisniewski estis la pafintoj.