Hans-Günther Wauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans-Günther Wauer
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1925 (1925-12-12)
en Vajmaro
Morto 17-an de februaro 2016 (2016-02-17) (90-jaraĝa)
en Merseburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo eklezimuzikistoorgenistokantoro • universitata instruisto
vdr

Hans-Günther WAUER (* 12-a de decembro 1925; † 17-a de februaro 2016) estas germana eklezimuzikisto.

Post la studado ĉe la Altlernejo pri Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ en Lepsiko ĉe Karl Straube li aktivis ekde 1951 ĝis 1996 kiel katedralorgenisto kaj kantoro en Merseburg. Krome li estis docento por orgenludado kaj improvizado ĉe la Evangelia Altlernejo pri Eklezia Muziko en Halle. En 1971 li ludis por registrado sur sondisko sur la Ladegast-orgeno de la katedralo Merseburg la orgenverkaron de Franz Liszt. Li fondis la orgenmuzikan festivalon Merseburger Orgeltage kaj engaĝiĝis por la nuntempa orgenliteraturo. Kile orgenisto li eŭropavaste, ekz. en la Abatejo Westminster kaj la katedralo Dipatrino en Parizo. Li aparte flegis la orgenimprovizadon kaj alstrebis por tio jam frue la kunagadon kun aliaj, ĵazdevenaj muzikistoj spertaj pri improvizado kiel Günter "Baby" Sommer, Ernst-Ludwig Petrowsky, Theo Jörgensmann, Hermann Naehring, Warnfried AltmannLouis Moholo. Li plilarĝigis siajn orgenkoncertojn, inkluzivante ankaŭ artistojn el aliaj fakoj kiel (politika) literaturo, danco, prezenta arto aŭ filmo.

En 1997 Wauer profesoriĝis, kaj en 1998 oni ordenis lin per 1-a-klasa Bundesverdienstkreuz. En 2006 Wauer estis dekorita per la Bürgermedaille de la urbo Merseburg.

Diskografio (elektaĵo)[redakti | redakti fonton]

  • Verschränkte Konstruktion (kun "Baby" Sommer; 1986)
  • Introitus (kun Th. Jörgensmann; 1990)
  • Merseburger Begegnung (kun "Baby" Sommer kaj Th. Jörgensmann;1994)
  • Seismogramme. Lese-Konzert für Wort, Orgel, Saxophon und Schlagzeug (kun Friedrich Schorlemmer, Warnfried Altmann, H. Naehring; 1997)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]