Hans Hollein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Hollein
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1934 (1934-03-30)
en Vieno
Morto 24-an de aprilo 2014 (2014-04-24) (80-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Ilinojsa Instituto de Teknologio • Akademio de Belartoj de Vieno • University of California, Berkeley College of Environmental Design
Familio
Infanoj Lilli Hollein • Max Hollein
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto • universitata instruisto • desegnisto
Verkoj Muzeo por Moderna Arto
Abteiberg Museum
Museum Niederösterreich
Haas House
TTT
Retejo http://www.hollein.at/
vdr

Hans HOLLEIN (naskiĝinta en la 30-a de marto 1934 en Vieno, mortinta samloke en la 24-a de aprilo 2014) estis tre konata aŭstra arkitekto kaj dezajnisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1956 li studis i.a. ĉe Clemens Holzmeister en Vieno, poste en Usono. En 1964 li malfermis propran arkitekturburoon en la aŭstra ĉefurbo.

Per sia plano pri la aŭstra pavilono por la ekspoziciego Triennale di Milano (1968) li ekfamiĝis internacie.

De 1967-76 li estis profesoro pri arkitekturo ĉe la Ŝtata artakademio en Düsseldorf, ekde 1976 estro de la Instituto pri dezajno ĉe la Altlernejo pri dekoraj artoj en Vieno.

Karakteroj stilaj[redakti | redakti fonton]

Propra miksaĵo de stilelementoj, kiun li konservis ankaŭ dum pli grandaj plankomisioj, karakterizis Hollein kiel reprezentanto de la arkitekturo postmodernisma.

Liaj konstruaĵoj komercaj kaj muzeaj imponas per pompa fasado kaj la uzo de altvaloraj materialoj por la internaĵoj. En tiu ĉi kunteksto povas esti menciata i.a. la vendejo pri juveloj Schullin en Vieno (1972), la Siemens-ĉefkomandejo en Munkeno (1970-75) kaj la Haas-domo proksime de la Katedralo Sankta Stefano (Vieno). (1987-90).

Krome konatigis la arkitekton verkoj en la kadro de muzea arkitekturo: ekz. La Urba muzeo Abteiberg en Mönchengladbach (1972-82), la Muzeo pri modernaj artoj en Florenco (1973) kaj la Muzeo pri modernaj artoj en Frankfurto ĉe Majno (1985-1990). Por salcburga filio de la Guggenheim-muzeo li faris planojn, kiu finfine ne realiĝis.

Premioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

En 1985 li ricevis la Pritzker-premion pri arkitekturo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans Hollein, Walter Pichler: Architektur. Katalog zur Ausstellung, Galerie St. Stephan, 1963
  • Hans Hollein – Alles ist Architektur. Eine Ausstellung zum Thema Tod, Katalog zur Ausstellung, 1970
  • MANtransFORMS, Katalog zur Ausstellung, Cooper Hewitt Museum, New York, 1976
  • Hans Hollein. a+u architecture and urbanism, 1985
  • Wolfgang Pehnt: Hans Hollein. Museum in Mönchengladbach, Frankfurt 1986, ISBN 3-596-23934-6
  • Hans Hollein – Metaphern u. Metamorphosen.Ekspozicia katalogo, Centre Georges Pompidou, Paris, 1987
  • Gianni Pettena: Hans Hollein – Opere 1960–1988. Idea Books Editioni, Milano, 1988
  • Museum Moderner Kunst, Frankfurt/Main, (=Schriftenreihe des Hochbauamtes zu Bauaufgaben der Stadt), 1991
  • Hans Hollein. Katalog zur Ausstellung, Historisches Museum der Stadt Wien, 1995
  • Hans Hollein – Schriften und Manifeste. Eldonis François Burkhardt kaj Paulus Manker, Wien 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]