Hans W. Geißendörfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans W. Geißendörfer
Persona informo
Naskonomo Wilhelm Max Geißendörfer
Naskiĝo 6-an de aprilo 1941 (1941-04-06) (83-jaraĝa)
en Aŭgsburgo,  Germana Regno
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana RegnoOkcidenta Germanio
Alma mater Institut des hautes études cinématographiques
Familio
Infano Hana Geißendörfer
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristo
vdr

Hans Wilhelm Geißendörfer (naskiĝis la 6-an de aprilo 1941 en Augsburg je la nomo Wilhelm Max Geißendörfer) estas germana reĝisoro, scenaristo kaj filmproduktisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1962 kaj 1967 li studis germanistikon, teatrosciencon, psikologion kaj afrikajn lingvojn. En 1971 li kun aliaj scenaristoj-filmproduktistoj de la skolo de "nova germana kino" Neuer Deutscher Film) fondis la Filmverlag der Autoren. Lia filmo Die gläserne Zelle ("la vitra ĉelo") en 1979 estis nomumita pri la Akademia Premio en la kategorio de plej bona eksterlanda (neusona) filmo.

En 1982 li fondis sian propran filmproduktan societon, nomata Geißendörfer Film- kaj Fernsehproduktion GmbH, mallonge gff GmbH. Ĝi ekde la jaro 1985 kunlabore kun la okcidentgermana televida korporacio WDR produktas la unuan germanian plurjaran televidan serion Lindenstraße - dumtempe li ankaŭ reĝisoris la serion.

En publikaj prezentiĝoj li ĉiam havas malgrandan, malhelan lanan ĉapon sur la kapo - iom simile al juda kipao. Laŭ propra informo li post forta infanaĝa inflamo ricevis la kuracistan konsilon ĉiam porti kapveston, kaj la nunan ĉapon inspiris la filmo One Flew Over the Cuckoo's Nest (Iu flugis super la kukola nesto), en kiu la ĉefrolulo Jack Nicholson havis similan modelon.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1970: Jonathan
  • 1970: Der Fall Lena Christ
  • 1970: Eine Rose für Jane
  • 1971: Carlos
  • 1973: Marie
  • 1973: Die Eltern
  • 1974: Periham – die zweite Chance
  • 1976: Lobster
  • 1976: Sternsteinhof
  • 1976: Die Wildente
  • 1978: Die gläserne Zelle
  • 1979: Theodor Chindler
  • 1982: Der Zauberberg
  • 1984: Ediths Tagebuch
  • 1989: Bumerang-Bumerang
  • 1992: Gudrun
  • 1993: Justiz
  • 2005: Schneeland
  • 2006: 6 Tage - 6 Genres
  • 2007: Zelle
  • 2008: Selbstgespräche
  • 2011: In der Welt habt ihr Angst
  • 2011: Sommer der Gaukler

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1970: Germana Filmpremio:Filmband in Silber (nova reĝisora talento) por la filmo Jonathan
  • 1970: Preis der 15 (deutschen Filmkritiker) por la filmo Jonathan kiel plej bona unua filmo
  • 1976: Filmband in Silber por la filmo Sternsteinhof
  • 1978: Filmband in Gold por la filmo Die gläserne Zelle
  • 1979: nomumiĝo pri la Akademia Premio en la kategorio de plej bona eksterlanda (neusona) filmo por la filmo Die gläserne Zelle
  • 1982: Filmband in Silber por la filmo Der Zauberberg
  • 1988: premio Bambi por la filmo Lindenstraße
  • 1998: Goldene Kamera por la filmo Lindenstraße
  • 2001: Adolf-Grimme-premio en oro
  • 2005: Kompassnadel de la roganizaĵo Schwules Netzwerk
  • 2005: DVD Champion en der kategorio Lifetime Achievement Award por sia tuta verkaro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]