Happy Caldwell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Happy Caldwell (* 25-an de julio 1903 en Ĉikago kaj Albert W. Caldwell; † 29-an de decembro 1978 en Novjorko), ankaŭ Happy Cauldwell, estis usona ĵaz-muzikisto (klarneto, tenorsaksofono). Caldwell validas kiel frua modelulo de Coleman Hawkins.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

„Happy“ Caldwell (foje misskribata Cauldwell) komencis ludis klarneton en la aĝo de 16 jaroj. Poste li estis membro de la Eighth Illinois Regimental Band kaj ludis ankaŭ en armebando. Post lia eksiĝo el la armeo li studis farmacion, rezignis tamen baldaŭ la studon por fariĝi profesia muzikisto.

Komence de la 1920-aj jaroj li laboris ĉe Bernie Young en Ĉikago, kie en 1923 ekestis unuaj sonregistraĵoj kun li. Tiutempe li ankaŭ komencis ludi tenorsaksofonon. Meze de la jardeko li estis membro de la bandoj Mamie Smith´ Jazz Hounds, Bobby Browns Syncopaters same kiel de la bandoj de Elmer Snowden, Billy Fowler, Thomas Morris, Willie Gant kaj Cliff Jackson. En 1926 ekestis sonregistraĵoj kun Morris, en 1929 kun Louis Armstrong samkiel kun Hot Shots de Eddie Condon kune kun Jack Teagarden.

En la 1930-aj jaroj Caldwell ludis kun Vernon Andrade, Billy Banks, Tiny Bradshaw kaj Louis Metcalf; proksimume 1935 li krome direktis propran ensemblon, The Happy Pals. Mallongan tempon li ankaŭ prezentis en Minton's Playhouse en Novjorko; poste li transloĝiĝis al Filadelfio, kie li laboris ĉe Eugene Slappy kaj Charlie Gaines. Finfine li revenis al Novjorko, surdiskigis en 1939 kun Jelly Roll Morton/Sidney Bechet kaj formis en 1940 novan ensemblon. Dum la sekvaj jardekoj li laboris ĉefe en pli malgrandaj ensembloj; en la 1970-aj jaroj li ludis ĉe Jimmy Rushing, kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis tutmonde.

Fontoj[redakti | redakti fonton]