Harald Thilander

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harald Thilander
Aŭtografita fotopoŝtkarto
Aŭtografita fotopoŝtkarto
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1877 (1877-10-23)
Morto 13-an de decembro 1958 (1958-12-13) (81-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Familio
Edz(in)o Karin ThilanderVarma Elisabet Thilander
Okupo
Okupo book printer • esperantisto
vdr

Harald Josias Eusebius THILANDER (naskiĝis la 25-an de oktobro 1877 en Breared, mortis la 13-an de decembro 1958) estis sveda presisto, redaktoro kaj esperantisto. Li blindiĝis 13-jara. Harald Thilander lernis la presadon de porblindulaj libroj. En 1908 li iĝis redaktanto de sveda blindula ĉiusemajna gazeto kaj en 1912 redaktoro de la gazeto porblindula „Esperanta Ligilo“. Tiujn gazetojn kune kun aliaj gazetoj kaj libroj li pretigis en sia presejo. Esperantisto ekde la jaro 1900, do ekde la 23-a vivjaro, li estis fervora aganto, publikigis multajn artikolojn kaj havis vastan korespondadon por kaj pri Esperanto. Oni nomis lin profeto en la popolo blindulara.

Ekde 1912 kun permeso de Théophile Cart li eldonis du numerojn la surda kaj blinda sveda brajlopresisto. Liaj numeroj svarmis de interesaj, ĉefe blindulaferaj artikoloj. La legantoj aprobis la novan enhavon entuziasme, tiel, ke Théophile Cart tuj petis Thilander transpreni la redaktadon kaj eldonadon de Esperanta Ligilo. Li estis kunfondinto de la Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj (antaŭaĵo de la posta asocio Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj fondita nur en 1950). En la presejo de Thilander, en Svedio oni presis interesan kajeron de "Naciaj Literaroj", kiuj montras reliefe la literojn de diversaj nacioj, kolektatajn per Esperanto kaj eldonatajn kun Esperantaj klarigoj.

En 1919 li edziĝis kun la sveda blindulo Karin Höjer, post 20 jaroj de komuna kunlaborado favore al Esperanto. Ŝi forpasis en 1927 kaj li edziĝis al la finno Varma Jäärvenpä en 1928. Korespondaĵoj de li kaj ŝi al Helen Keller, almenaŭ inter 1933 kaj 1959, troviĝas en la Arkivejo Helen Keller de la Usona Fondaĵo por Blinduloj.