Harmisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Harmisch, kroate Vardeš, hungare Hovárdos [hovArdoŝ] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Kohfidisch.

Preĝejo de Harmisch
Orienta flanko de Harmisch
Norda flanko de Harmisch

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Harmisch situas en valo de rojo inter deklivoj. Oberwart troviĝas je 25, Szombathely je 20 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la loĝado fornoj por kalkoŝtonoj funkciis tie. Kroatoj fondis la vilaĝon en 1680. La loknomo aperis en 1773 en formoj "Hovardos" kaj "Harmis". En 1910 vivis en Hovárdos 192 homoj (aŭstroj, kroatoj kaj hungaroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Harmisch aliĝis al Kohfidisch en 1971.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]