Heinrich Neuhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Harry Neuhaus)
Heinrich Neuhaus
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1888 (1888-03-31)
en Kropivnickij
Morto 10-an de oktobro 1964 (1964-10-10) (76-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Sankt-Peterburga KonservatorioMoskva Ĉajkovskij Konservatorio
Familio
Patro Gustav Neuhaus
Edz(in)o Zinaida Nikolajevna Pasternak
Infano Stanislav Neuhaus
Okupo
Okupo pianisto • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto
vdr

Heinrich Gustavoviĉ Neuhaus (ruse Генрих Густавович Нейгауз, Genrikh Gustavovič Nejgauz; 12a de Aprilo [malnovkalendare 31a de Marto] 1888 – 10a de Oktobro 1964) estis rusa pianisto kaj pedagogo germandevena. Li instruis en la Moskva Konservatorio el 1922 al 1964. Li iĝis Popola Artisto de RSFSR en 1956. Lia pedagogia libro La arto pianoludadi (1958) estas konsiderata kiel unu el la plej aŭtoritata kaj plej amplekse uzataj siakadre. En 1941, pro la alprosimiĝo de germanoj dum la Dua Mondmilito, li estis enprizonigita dum ok monatoj pro akuzo de spionado, sed estis liberigita danke al demarŝoj fare de Dmitrij Ŝostakoviĉ, Emil Gilels kaj aliaj.

Inter liaj multaj lernantoj enkalkuleblas ekzemple Sviatoslav Richter, Tiĥon Ĥrennikov, Emil Gilels kaj aliaj.