Hartmann Grisar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hartmann Grisar
Hartmann Grisar 2 (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1845 (1845-09-22)
en Koblenco
Morto 25-an de februaro 1932 (1932-02-25) (86-jara)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historiisto de kristanismo • universitata profesoro
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Hartmann GRISAR, ankaŭ Lutero-Grisar (naskiĝinta la 22-an de septembro 1845 en Koblenz, mortinta la 25-an de februaro 1932 en Innsbruck) estis germana-aŭstra jezuito kaj eklezihistoriisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kortega bakisto li studis inter 1862 kaj 1863 ĉe la Universitato de Monastero kaj poste ĝis 1868 ĉe la Universitato de Innsbruck. En 1868 li ordinitis kaj aniĝis en Romo al la ordeno de la jezuitoj.

En 1870 li fuĝis el la itale okupita Romo al Sankt Andrä (Karintio) kaj unu jaron poste li iĝis profesoro pri eklezihistorio en Innsbruck, ekde 1873 eĉ katedrestro. Li ricevis la aŭstrian ŝtatanecon loĝante en Thaur/Distrikto Innsbruck Land. En 1876 li estis inter la fondantaro de la ekde 1877 aperinta fakgazeto "Zeitschrift für katholische Theologie", kiun li ĉefredaktistis inter 1883 kaj 1886.

Ekde 1895 Grisan laboris oftege en Romo daŭre restante honorarprofesoro insbruka. En Romo li trovis en la papa kapelo Sancta Sanctorum en la Laterano-palaco [[relikvujo]jn kaj relikvojn unikajn el la prahistorio kristanisma. En 1900 li iĝis konsiliano de la Görres-societo.

Inter 1902 kaj 1911 Hartmann Grisar okupiĝis pri eklezihistoriaĵoj germanaj, antaŭ ĉio pri Marteno Lutero. Inter 1911 kaj 1925 li privatdocentistis en Munkeno. En la aĝo de 80 jaroj li retiriĝis al la Jezuita kolegio de Innsbruck kie li mortis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En 1883 okaze de la datreveno jubilea naskiĝtaga de Lutero faritis multaj konfesiaj motivigitaj atakoj kontraŭ papeco kaj la Katolika Eklezio i.a. fare de protestantaj teologoj kaj eklezihistoriistoj. Por defendi la katolikismon Grisar verkis Reformatorenbilder kie li dubis pri la heroldeco lutera koncerne la veron kontraŭe al la kvalito de katolikaj reformintoj. Sekve li ne plu povis lasi la okupiĝon priluteran. Komence konstateblis ĉe Grisar radika sinteno influita fare de la historiisto Johannes Jannsen. Ankaŭ lia biografio lutera, lia ĉefverko, akrege kritikitis. Eĉ pli klaris la dogmatika vido je Lutero ĉe Heinrich Denifle. Kvankam ankaŭ pli poste la malŝato de Lutero restis ĉe Grisar, li en la kuro de la tempo revokitis parte la troigon de sia negativa kritikaro kontraŭlutera. La pli malfruaj verkoj aperintaj post la Unua mondmilito, sevke estas science pli altvaloraj.

Grisar esploradis ankaŭ pri kristanisma arĥeologio en Romo kaj pri la frua papa historio. Materialkolekto ĉi-prie estas Analecta Romana.

Skribitaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Galileistudien. Historisch-theologische Untersuchungen über die Urtheile der Römischen Congregationen im Galileiprocess. Pustet, Regensburg 1882.
  • Jacobi Lainez. Disputationes Tridentinae. Ad manuscriptorum fidem edidit et commentariis historicis instruxit Hartmannus Grisar, F. Rauch, Innsbruck 1886.
  • Die römische Sebastianuskirche und ihre Apostelgruft im Mittelalter. Ĉe: Römische Quartalschrift für christliche Altertumskunde und Kirchengeschichte, jarkolekto 9 (1895), p. 409–461 (Teksto[rompita ligilo]).
  • Reformatorenbilder. Historische Vorträge über katholische Reformatoren und Martin Luther. Herder, Freiburg im Breisgau 1883 (sub la pseŭdonimo Germanus Konstantin).
  • Luther. 3 volumoj. Herder, Freiburg im Breisgau 1911/1912.
    • Vol. 1: Luthers Werden-Grundlegung der Spaltung bis 1530
    • Vol. 2: Auf der Höhe des Lebens
    • Vol. 3: Am Ende der Bahn-Rückblicke
  • Analecta Romana. Dissertazioni, Testi, Monumenti dell'arte riguardanti principalmente la Storia di Roma e dei Papi nel medio evo. Desclee Lefebvre, Romo 1899.
  • Geschichte Roms und der Päpste im Mittelalter. Mit besonderer Berücksichtigung von Cultur und Kunst nach den Quellen dargestellt. Vol. 1: Rom beim Ausgang der antiken Welt. Herder, Freiburg im Breisgau 1901.
  • Die römische Kapelle Sancta Sanctorum und ihr Schatz. Meine Entdeckungen und Studien in der Palastkapelle der mittelalterlichen Päpste. Herder, Freiburg im Breisgau 1908 (Teksto).
  • Die Literatur des Lutherjubiläums 1917, ein Bild des heutigen Protestantismus. In: Zeitschrift für katholische Theologie, jarkolekto 42 (1918), p. 592–814.
  • Luther zu Worms und die jüngsten drei Jahrhundertfeste der Reformation. Herder, Freiburg im Breisgau 1921.
  • (mit Franz Heege) Luthers Kampfbilder. 4 Bände. Herder, Freiburg im Breisgau 1921–1923.
    • Vol. 1: Passional Christi und Antichristi. Eröffnung des Bilderkampfes (1521). 1921.
    • Vol. 2: Der Bilderkampf in der deutschen Bibel (1522ff.). 1922.
    • Vol. 3: Der Bilderkampf in den Schriften von 1523 bis 1545. 1923.
    • Vol. 4: Die Abbildung des Papsttums uns andere Kampfbilder in Flugblättern, 1538−1545. 1923.
  • Luthers Trutzlied „Ein feste Burg“ in Vergangenheit und Gegenwart. Herder, Freiburg im Breisgau 1922.
  • Der deutsche Luther im Weltkrieg und in der Gegenwart. Geschichtliche Streifzüge. Haas & Grabherr, Augsburg 1924.
  • Martin Luthers Leben und sein Werk. Herder, Freiburg im Breisgau 1926.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]