Hathras

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La malsupra mapo erare prezentas lokon de la proksima Sadabad!

Hathras
urbo
Administrado
Poŝtkodo 204101
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 22′ N, 78° 2′ O (mapo)27.3678.03Koordinatoj: 27° 22′ N, 78° 2′ O (mapo) [+]
Alto 178 m [+]
Areo 6,76 km² ( 676 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Hathras (Utar-Pradeŝo)
Hathras (Utar-Pradeŝo)
DEC
Hathras
Hathras
Situo de Hathras
Hathras (Barato)
Hathras (Barato)
DEC
Hathras
Hathras
Situo de Hathras

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hathras [+]
vdr

Hathras, hindie हाथरस, urdue ہاتھرس‎ estas urbego en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en kantono de Aligarh, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Naskiĝdomo de poeto en Hathras

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2011 loĝantoj de Hathras havis 161 289 kun legopovo 78%, kiu estas pli alta, ol la landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hathras situas sur ebenaĵo sur averaĝa alteco de 178 m. super la marnivelo. Agra troviĝas 31 (aŭ 54), Mathurā 34 (aŭ 41), Firozabad 47, kantona sidejo Aligarh 50 (aŭ 36, fervoje 38), Etah 62, Ŝikohabad 65, Kasganĝ 72, tutlanda ĉefurbo Delhio 155, Kanpur 244, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 296, Mumbajo 1082, Kolkata 1173 kilometrojn (aere) [1]. (La fonto prezentas lokon de la proksima Sadabad, tial la datenoj estas dubaj, povas okazi 5-10 km diferencoj!)

Templo en Hathras

Historio[redakti | redakti fonton]

Neniu dokumento restis pri fondo de Hathras, nur restis arkeologiaj restaĵoj. Dum la historio pluraj dinastioj regis en tiu loko, fine la britoj inter 1813-1947. La distrikto estis kreita en 1997.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Hathras estis signifa ekonomia loko dum la brita periodo pro elstara kotonprilaborado. La ĉefaj komercaĵoj estis sukeroj kaj grenoj. Hathras nun estas rimarkinda pro fabrikado de vestoj, kemiaĵoj, tapiŝoj.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Hathras la plej ofta religio estas la hinduismo (77%) kaj islamo (21%), iomete ĝajnismo (1%) kaj aliaj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj lingvoj estas la hindia kaj urdua.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Hathras la plej altnivela instruado okazas en altlernejoj kaj akademio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Hathras 4 stacidomoj funkcias. Rektaj fervojaj kaj vojaj kontaktoj estas kun Mathurā, Kasganĝ, Aligarh kaj Agra. La plej proksima flughaveno funkcias ĉe Agra.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hathras situas en subtropika klimato influita de musono. La temperaturo averaĝe varias inter 8-45 °C. Pli ofte pluvas pro la musono inter junio-septembro.

Konstruaĵo en Hathras

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans