Hauptwil-Gottshaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hauptwil)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hauptwil (stacidomo).
Hauptwil-Gottshaus
Blazono de Hauptwil-Gottshaus
Preĝeo de Sankt-Pelagiberg en Hauptwil-Gottshaus
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.28333 °O / 47.46667; 9.28333 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 17′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.28333 °O / 47.46667; 9.28333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1802
Areo 12,5 km²
Alteco 550 m super marnivelo
Poŝtkodo 9213
Komunumkodo 4486
Mapo de Hauptwil-Gottshaus
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Hauptwil-Gottshaus estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1802 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hauptwil-Gottshaus situas ĉe la suda bordo de la rivero Sitter nordokcidente de Sankt-Galo. La komunumo konsistas el tuta aro da izolitaj setlejoj kaj la municipoj Hauptwil, Gottshaus kaj St. Pelagiberg.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Hauptwil-Gottshaus limas en nordo al Zihlschlacht-Sitterdorf kaj Muolen (Kantono Sankt-Galo), en oriento al Häggenschwil (Kantono Sankt-Galo), en sudo al Waldkirch (Kantono Sankt-Galo), kaj en okcidento al Bischofszell.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La municipo Hauptwil disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Sankt-Galo al Weinfelden.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gottshaus datas jam el la 2-a duono de la 13-a jarcento, tiu de Hauptwil kiel Hoptwill el la jaro 1413 .

La hodiaŭa komunumo Hauptwil-Gottshaus estiĝis en la jaro 1996 per la kunigo de la tiama komunumo Hauptwil kaj ties municipoj kun la komunumo Gottshaus.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]