Haus der Geschichte Baden-Württemberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haus der Geschichte Baden-Württemberg
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Stutgarto
Adreso Konrad-Adenauer-Straße 16, 70182 Stuttgart
Poŝtkodo 70182
Estiĝo 1992
Koordinatoj 48° 46′ 44″ N, 9° 11′ 9″ O (mapo)48.77899.18583Koordinatoj: 48° 46′ 44″ N, 9° 11′ 9″ O (mapo)
Haus der Geschichte Baden-Württemberg (Germanio)
Haus der Geschichte Baden-Württemberg (Germanio)
DEC
Haus der Geschichte Baden-Württemberg
Haus der Geschichte Baden-Württemberg
Situo de Haus der Geschichte Baden-Württemberg
Map
Haus der Geschichte Baden-Württemberg
Retpaĝo https://www.hdgbw.de/
vdr
Domo de la Historio Baden-Virtembergo

La Domo de la Historio Baden-Virtembergo, germane Haus der Geschichte Baden-Württemberg, estas muzeo de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi troviĝas en Stutgarto, en la strato Konrad-Adenauer-Straße inter la Ŝtata Galerio kaj la Muzika Altlernejo, en la tielnomata "Stuttgarter Kulturmeile" (kulturzono de Stutgarto).

La konstanta ekspozicio[redakti | redakti fonton]

La konstanta ekspozicio dividiĝas je tri partoj. En la enireja areo estas montrataj 26 objektoj, kiujn oni konsideras tipaj por Baden-Virtembergo (interalie breco). Tiu tielnomata "ABC de Baden-Virtembergo" agordu la vizitanton al la temo kaj helpu venki limtimon. En la dua parto sekvas 200 jaroj el la historio de la lando en kronologia trairo. Tie montrataj estas objektoj, kiuj por la historio de la landoj Baden kaj Württemberg estis gravaj.

La salonoj simile al teatrokulisoj estas forte scenigitaj, tio signifas, ke la perceptado estas forte direktata. Kontraste al tio ofte abundo da objektoj estas montrata, kiuj tie rolas kiel restaĵofontoj, sekve de kio la vizitanto povas elekti, kiujn objektojn li aŭ ŝi taksas gravaj; ne altrudiĝas al oni interpretado de la historio. Pro la sama kaŭzo ne estis starigitaj teksttabuloj, kiuj enordigus la historiajn okazintaĵojn. La vizitanto mem formu al si opinion. Tio unuflanke estas interesa kaj ebligas plurfoje viziti la muzeon, ĉar ĉiam io nova estas por malkovri, aliflanke tio vizitantojn, kiuj malmultan antaŭscion posedas, postlasas iom senkonsilaj.

La kronologia trairo komenciĝas en la napoleona tempo, kiam per la leĝo nomata Reichsdeputationshauptschluss (1803) la reĝimoj en la regiono estis tute nove ordigitaj, kaj fine alvenas en la muzeo de la nuntempo, kie montrataj estas objektoj, kiujn oni hodiaŭ taksas gravaj.

La sekvaj periodoj el la historio estas akcentitaj:

  • 1790 – 1815: Teritoria revolucio
  • 1815 – 1848: Antaŭrevolucia periodo, nomata Vormärz
  • 1848 – 1866: La revolucio kaj la sekvoj
  • 1866 – 1914: Enligiĝo en la nacian ŝtaton
  • 1914 – 1945: La du mondmilitoj kaj la intermilita tempo
  • 1945 – 1972: La elkonstruo de la federacia lando Baden-Virtembergo
  • 1972 – 2002: Parlamenta demokratio en la erao de la amasrimedoj
  • Kion Baden-Virtembergo hodiaŭ signifas por siaj loĝantoj, provas respondi multrimeda (Multimedia)enscenigo tra la „deponejo en la kapoj“ de ĉiu unuopulo.

En la dua parto de la ekspozicio tielnomata temoparko provas meti problemojn de la nuntempo en historian kuntekston. Tie traktataj estas temoj kiel naturo kaj medio ekzemple de la Nigra Arbaro, ekonomio, urbanizado, religio, socia migrado, partnereco, geedzeco kaj familio, scienco kaj esplorado kaj fine-nefine rilatoj kun la najbaro Francio.

La koncepton de la konstanta ekspozicio evoluigis la ateliero de la stutgarta scenografo kaj arkitekto profesoro Uwe R. Brückener, kiu interalie projektis ekspozici-arkitekturaĵojn por la Expo 2000 en Hanovro kaj por la svisa Expo 02 en Biel.

La muzeokonstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La muzeokonstruaĵo estas parto de la Stirling-Wilford-ensemblo je la tielnomata stutgarta kulturzono (Stuttgarter Kulturmeile).

Alilokaj filioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]