Heŭglina mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heŭglina mevo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Mevoj Larus
Specio: L. heuglini
Larus heuglini
Bree, 1876, north Siberia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Heŭglina mevoSiberia mevo, Larus heuglini, estas granda blankokapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Ĝi estas tre parenca al la Malhela mevo, Larus fuscus, kaj ĝi estas often klasita kiel subspecio de tiu. Ĝi estis inkludita ankaŭ en la Arĝentmevo, Larus argentatus.

Birdoj de orienta parto de la teritorio de Heŭglina mevo estas ofte pli helgrizaj supre kaj estas foje konsiderataj kiel separita subspecio Larus heuglini taimyrensis (Tajmira mevo). Alia eblo estas ke ĝi devenas kiel rezulto de hibridiĝo inter Heŭglina mevo kaj Siberia arĝentmevo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Heŭglina mevo reproduktiĝas en tundro de norda Rusio el Kola Duoninsulo orienten ĝis la Tajmira Duoninsulo. Ili estas vidataj ofte en Finnlando kaj eble ili reproduktiĝas ankaŭ tie. Ili migras suden vintre al Sudorienta Azio, Suda Azio kaj Orienta Azio kaj Orienta Afriko. Etaj grupoj estas vidataj eĉ en Suda Afriko kaj ĝi povas esti vaganto en Okcidenta Eŭropo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas grandaj mevoj kun blankaj rondoformaj kapoj, fortaj flavaj bekoj (kun ruĝa antaŭpinta makulo en suba makzelo) kaj longaj kruroj kaj flugiloj. Dorso kaj flugiloj estas malhelgrizaj (tiuj lastaj kun nigraj pintoj), diversaj laŭ malhelo sed ofte similaj al tiuj de la raso graelsii de la Malhela mevo. Vintre la kapo estas nur iome brunstriita sed iom plie ĉenuke. La kruroj estas plej ofte flavaj sed povas esti rozkoloraj.

Plumoŝanĝado okazas pli malfrue ol ĉe plej parto de iliaj parencoj, tio estas ekde kiam ankoraŭ la kapo estas striita ĝis kiam jam estas denove striita.

La specio manĝas ĉefe moluskojn, vermojn kaj krustulojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Paul Doherty & Bill Oddie (2001) Gulls: A Video Guide to the Gulls of Europe, Asia & North America. Videobendo. Birdobildoj.
  • Craig Robson (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland, Londono.
  • Adrian Skerrett, Ian Bullock & Tony Disley (2001), Birds of Seychelles, Christopher Helm, Londono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]