Hegymagas
Etoso
Hegymagas [hedjmagaŝ] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Tapolca. La loknomo signifas: monto-alta.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/Hegymagas05.jpg/220px-Hegymagas05.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3e/Hegymagas_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg/220px-Hegymagas_l%C3%A9gifot%C3%B3.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/47/Hegymagas01.jpg/220px-Hegymagas01.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8b/Hegymagas03.jpg/220px-Hegymagas03.jpg)
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 8265
- Telefonprefikso: 87
Geografio[redakti | redakti fonton]
Hegymagas situas en baseno sub iama vulkano de Szent György (=Sankta Georgo) 415 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo. Balatono troviĝas 5, Tapolca 6, Keszthely 22, Veszprém (urbo) 54, Budapeŝto 161]] km [1] Arkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine. La ĉirkaŭaĵo apartenas al Nacia parko. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Badacsony.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis ĉirkaŭ el 1095 en formo Vgmogos. La loĝantaro okupiĝas pri vinkulturo kaj fremdultrafiko.
En Hegymagas migra poŝto servas.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- katolika preĝejo de 1755
- kapelo nomata Lengyel (=Pola) ĉe monto Szent György
- premejo nomata Tarányi (tarAnji) de 1786
- bazaltokolonoj de la monto