Heinrich Zille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Heinrich Zille
Memportreto de 1922
Memportreto de 1922
Personaj informoj
Naskonomo Heinrich Rudolf Zille
Naskiĝo 10-an de januaro 1858 (1858-01-10)
en Radeburg
Morto 9-an de aŭgusto 1929 (1929-08-09) (71-jara)
en Berlino
Kaŭzo de morto cerebrovascular disease
Tombo Südwestkirchhof Stahnsdorf
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Académie Colarossi
Profesio litografiisto, fotisto, pentristo, ilustristo
Lingvoj germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg
"Stratinfanoj" de H. Zille

Heinrich Rudolf ZILLE (naskiĝinta la 10-an de januaro 1858 en Radeburg, mortinta en la 9-a de aŭgusto 1929) estis germana ilustristo kaj fotisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Zille estis naskita kiel filo de la horloĝisto Johann Traugott Zill (Zille ekde 1854) kaj Ernestine Louise (naskita Heinitz, filino de ministo el la Ercmontaro) En 1867, lia familio translokiĝis al Berlino, kie li finis la lernejon en 1872 kaj komencis metilernadon kiel litografisto.

En 1883, li geedziĝis kun Hulda Frieske, kun kiu li havis tri infanojn. Ŝi mortis en 1919. Zille iĝis plej konata por siaj (ofte amuzaj) desegnaĵoj, kaptante la karakterizaĵojn de homoj, aparte "stereotipoj", plejparte de Berlino kaj multaj el ili publikigitis en la germana semajna satira gazeto Simplicissimus. Li estis la unua se temas pri portreti la malesperan socian medion de la "luloĝejkazernoj", kie foje vivis dekduo personoj per ĉambro kiuj fuĝis de la kamparaj regionoj al la vastiga industria metropolo dum la Periodo de spekulanto-kompanioj - kaj ofte trovis eĉ pli pli grandan malriĉecon ene de la proleta klaso.

Lia speciala talento estis la kaŭstike humura portretado de kio estis en realeco tre malamuzaj vivcirkonstancoj de handikapitaj almozuloj, tuberkulozaj prostituitinoj, kaj malaltrangaj laboristoj, kaj aparte iliaj infanoj: ĉiuj ili agis kiel eble plej bone kaj ŝajne decideme rifuzis rezigni.

Zille ne konsideris sin reala artisto: li ofte diris ke lia laboro ne estis la rezulto de talento sed simple de laborego. Max Liebermann tamen promociis lin. Li alvokis lin en la Berlinan Secesion en 1903, laborigis lin por ekspozicioj kaj instigis lin vendi desegnaĵojn. Kiam Zille perdis sian taskon kiel litografisto en 1910, li spronis lin vivi de siaj desegnaĵoj sole.

La Berlina "plebo" havis antaŭ li la plej grandan respekton, kaj tre malfrue en vivo lia famo kulminis kiam kaj malriĉeco kaj sinesprimlibereco atingis novajn altaĵojn en la muĝantaj dudekaj, kie la Nacia Galerio aĉetas kelkajn desegnaĵojn en 1921, la Akademio de la Artoj honoris lin per profesoreco en 1924, kaj Gerhard Lamprecht faris la filmon Die Verrufenen bazitan sur bildstrifiguroj kaj rakontoj de Zille (1925). Lia 70-a naskiĝtago en 1928 estis festita ĉie en Berlino.

Estas malpli konate ke li estis la artisto de multaj erotikaj bildoj kiuj estas proksimaj al pornografio sed ankaŭ montras la vivon de normalaj homoj. Kelkaj el ili povas esti viditaj en la Erotika muzeo "Beate Uhse" en la germana ĉefurbo.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • En 1983 la reĝisoro Werner W. Wallroth faris orientgermanan filmon bazitan sur muzikalo skribita fare de Dieter Wardetzky kaj Peter Rabenalt. Tiu filmo titole Zille und ick ne estis reala biografifilmo sed uzis ja partojn de la vivo de Zille por la intrigo.
  • Desegnaĵo de Zille aperas sur germana poŝtmarko de 55 eŭrocendoj, kun la bildoteksto "Heinrich Zille, 1858-1929".
  • Heinrich Zille Park ĉe Berg-strato (distrikto Berlin-Mitte) estis nomita por li fare de la urbo Berlino en 1948 kaj antaŭe troviĝis statuo de li farita en la atelieroj de Paul Kentsch, sed la sorto de la statuo estas nekonata kaj la parko nun estas aventura ludejo de infanoj. *Ekzistas Zille Memorial-statuo kreita en 1964-65 fare de Heinrich Drake en la lapidario ene de Köllnischer Park kaj statuo (2007) de Thorsten Stegmann en la Nikolaa Kvartalo, ambaŭ ankaŭ en Berlin-Mitte.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Lia infanaĝo ne estis sen problemo. Lia patro estis malliberigita plurajn fojojn en la malliberejo de debitoro kaj kreditoroj ĉikanis la familion tiel multe ke la juna Zille ofte estis sendita por vivi kun lia avino. En 1867 la familio forlasis urbon pro siaj ŝuldoj kaj iris al Berlino. Dum la tempo en la lernejo jam, la juna Zille komencis preni desegnadolecionojn. La instruisto estis helpema, kaj dum diskuto de karieraspiroj, li instigis Zille iĝi litografisto. La patro de Zille volis ke Heinrich iĝu buĉisto. Heinrich ne povus elteni la vidon de sango, aliflanke, tiel ke li iris al la desegnisto Fritz Hecht sur Jakobstraße por trejnado. La grandnevino de Zille estas Helen Zille, eksa urbestrino de Kaburbo kaj Ĉefministrino de la Okcidentkablando provinco en Sudafriko.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heinrich Zille en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]