Heksateledoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heksateledoj
Masklo de Porrhothele antipodiana
Masklo de Porrhothele antipodiana
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoidoj Arachnida
Ordo: Araneuloj Araneae
Heksateledoj Hexathelidae
Simon, 1892
Diverseco
11 genroj, 85 specioj
Genroj

(latine)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

HeksateledojHexathelidae[1] estas la nura familio en la superfamilio Hexatheloidea,[2] kaj unu de du familioj (kune kun Dipluredoj) de araneuloj konataj kiel funel-retaj. Tiu familio estas foje neĝuste referencata (en nekonataj referencoj) kiel la venenaj funel-retaj tarantuloj, pro la inkludo de la Aŭstraliaj funel-retaj araneoj, inklude la Sidnejan funel-retan araneon (Atrax robustus). Plej multaj specioj en la familio ne estas danĝeraj por homoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiuj araneoj estas mez- al grandaj, kun korpolongoj kiuj gamas de 1 al 5 cm. La korpo estas tipe tri fojojn pli longa ol ties larĝo. Ili estas malhelkoloraj, game el nigra al bruna, kun brila karapaco kiu kovras la antaŭan parton de la korpo. Kiel la rilataj dipluredaj araneoj, la heksateledoj havas ĝenerale longajn teksilojn; tio veras ĉefe ĉe la A. robustus. La okuloj de tiuj araneoj estas tre proksimaj unuj de alia.

Genroj[redakti | redakti fonton]

La kategoriigo en subfamilioj sekvas tiun de Raven, 1985.

Masklo de Macrothele yaginumai el Okinavo.
Minacanta femalo de Macrothele gigas.
  • HexathelinaeHeksatelenoj Simon, 1892
    • Bymainiella Raven, 1978 — Aŭstralio
    • Hexathele Ausserer, 1871Novzelando
    • Mediothele Raven & Platnick, 1978Ĉilio
    • Paraembolides Raven, 1980 — Aŭstralio
    • RosamygaleSelden & Gall, 1992 — (fosilio, Triaso)
    • Rosamygale grauvogeli(Selden & Gall, 1992)
    • Scotinoecus Simon, 1892 — Ĉilio, Argentino
    • Teranodes Raven, 1985 — Aŭstralio
  • AtracinaeAtracenojHogg, 1901 — Aŭstralio
  • MacrothelinaeMakrotelenojSimon, 1892
    • Macrothele Ausserer, 1871Afriko, Eŭropo, Azio
    • Porrhothele Simon, 1892 — Novzelando
  • PlesiothelinaePlesiotelenojRaven, 1980

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raven, R.J. (1980) The evolution and biogeography of the mygalomorph spider family Hexathelidae (Araneae, Chelicerata). J. Arachnol. 8: 251-266.
  2. Raven, R.J. 1985. The spider Infraorder Mygalomorphae (Araneae): cladistics and systematics. Bulletin of the American Museum of Natural History 182: 1-180.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kaston, B.J. (1953). How to Know the Spiders, Dubuque, Iowa.
  • Raven, R.J. 1985 The spider Infraorder Mygalomorphae (Araneae): cladistics and systematics. Bulletin of the American Museum of Natural History 182: 1-180.
  • Murphy, Frances & Murphy, John (2000): An Introduction to the Spiders of South East Asia. Malaysian Nature Society, Kuala Lumpur.
  • Platnick, Norman I. (2009): The world spider catalog, version 9.5. American Museum of Natural History. [1] Alirita la 3an de Aprilo 2017.