Hohentannen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heldswil)
Hohentannen
Blazono de Hohentannen
Blazono de Hohentannen
Blazono de Hohentannen
Bernhausen, komunumo Hohentannen
Bernhausen, komunumo Hohentannen
Bernhausen, komunumo Hohentannen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 30′ 0″ N 9° 13′ 0″ O / 47.50000 °N, 9.21667 °O / 47.50000; 9.21667 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N 9° 13′ 0″ O / 47.50000 °N, 9.21667 °O / 47.50000; 9.21667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 607
Areo 8 km²
Alteco 570 m super marnivelo
Poŝtkodo 9216
Komunumkodo 4495
Mapo de Hohentannen
Mapo de Hohentannen
Mapo de Hohentannen
vdr

Hohentannen estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 607 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hohentannen situas sur monteto super la Turvalo ĉe la norda bordo de la rivero Turo, je kies alia flanko troviĝas la komunumo Bischofszell. La komunumo konsitas el la municipoj Hohentannen kaj Heldswil kaj la vilaĝeto Bernhausen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Hohentannen limas en nordo al Sulgen kaj Erlen, en oriento al Zihlschlacht-Sitterdorf, en sudo al Bischofszell, kaj en okcidento al Kradolf-Schönenberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hohentannen mem ne disponas pri publika trafikilo, sed la stacidomoj Kradolf kaj Bischofszell-Nord de la fervojlinio de Sankt-Galo situas tre proksime de la komunumlimo de Hohentannen, tiel ke la komunumo estas tamen bone atingebla.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Heldswil datiĝas el la jaro 759 kiel Heidolviswilare, tiu de Hohentannen el la jaro 1256 kiel Hontannon.

La hodiaŭa politika komunumo Hohentannen estiĝis en la jaro 1999 per la kunigo de la antaŭaj municipkomunumoj Heldswil kaj Hohentannen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]