Helena Bušová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helena Bušová
Helena Bušová, el filmo „Jan Výrava“ jaro 1938
Helena Bušová, el filmo „Jan Výrava“ jaro 1938
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1911
en Prago, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 28-an de novembro 1986
en Kanado Vinipego, Kanado
Tombo tombejoj de Olšany vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1932– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helena Bušová, propranome Helena Buschová (21-a de oktobro 1911 en Prago28-a de novembro 1986 en Vinipego en Kanado), estis ĉeĥa aktorino.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi komencis kiel aktorino en teatro Lidové divadlo Uranie en Holešovice. Pli poste ŝi ludis en Nova teatro de Oldřich Nový kaj ĉefe en Teatro de Vlasta Burian. En la jaroj 19361937 kaj poste denove 19431948 ŝi estis membrino de ensemblo Urbaj teatroj pragaj.

La unua rolon, studentinon, ŝi ricevis en filmo Před maturitou (1932). Je du jaroj pli poste ŝi kulminis komune kun Voskovec kaj Werich en satira komedio Hej rup! (1934), el pluaj du roloj ni nomu ekzemple: Helena Čápová en komedio Barbora řádí (1935), Bessy Vydrová en Uličnici (1936), Alena Skalická en opereteto Na tý louce zelený (1936), Anna en Batalióno (1937), eminentan faron de edzino de konŝelo Zvůnek ŝi donis en komedio Počestné paní pardubické (1944), Ryba na suchu (1942), U pěti veverek (1944) kaj pluaj.

Post la milito 1946 ŝi edziniĝis kun piloto de RAF nome Karel Kasal, kiu dum ioma tempo komandis al la konata 313-a eskadrono de RAF kaj akiris kvin militkrucojn. Reveninte hejmen li estis malliberigita, same kiel finis plimulto de ĉeĥoslovakaj pilotoj, kiuj batalis en tiu "malĝusta" flanko, nome en Anglio. El la malliberejo helpis lin nur Jan Masaryk. Fine de la jaro 1947 li denove forveturis Anglion kaj reen al RAF.

Post la dua mondmilito ŝi ĉiujare ludis almenaŭ en unu filmo, ekz. Řeka čaruje (1945), Velký případ (1946), Lavina (1946), Čapkovy povídky (1947). Lasta filmo, en kiu ŝi ludis, estis historia filmo O ševci Matoušovi (1948). En la jaro 1949 ŝi akiris aprezon de la ĉeĥoslovakaj oficoj permeson filmi en Londono kun produktoro kaj reĝisoro siro Alexandr Korda, ŝi do restis ĉe la edzo en Anglio.

En la jaro 1957 la geedzoj transloĝiĝis kun tiam sepjara filo Charlie en kanadan Vinipegon. Ĉi tie ŝi eĉ ricevis okazon prezentiĝi en loka teatro. Al fino de la vivo ŝi volis reveni Ĉeĥoslovakion, sed ŝi ne ricevis vizon de la komunisma reĝimo.

Sume ŝi ludis en kvardek filmoj. Ŝi mortis en la jaro 1986 en Vinipego en Kanado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jaroslav Brož, Myrtil Frída: Historie československého filmu v obrazech 19301945, Orbis, Praha, 1966, str. 77, 83, 111, 142, 226, foto 184, 210, 211, 282, 356, 618
  • V. Müller a kol.: Padesát let Městských divadel pražských 19071957, vyd. Ústřední národní výbor hl. m. Prahy, Praha, 1958, str. 179

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]