Helena Płotnicka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helena Płotnicka
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1902 (1902-10-22)
Morto 17-an de marto 1944 (1944-03-17) (41-jaraĝa)
en Aŭŝvico
vdr

Helena Płotnicka (naskiĝis la 22-an de oktobro 1902 en Strzemieszyce Wielkie, apud Dąbrowa Górnicza, mortis la 17-an de marto 1944 en Aŭŝvico-Birkenau) – unu el ĉefaj apudkoncentrejaj konspirantinoj de la koncentrejo KL Auschwitz-Birkenau.

Ŝi loĝis en Przecieszyn, la vilaĝo apuda al Brzeszcze. Laboris por Pola Enlanda Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj. En konspiran agadon engaĝigis ankaŭ siajn filinojn. Ŝi okupiĝis pri liverado al malliberuloj de nutraĵo, kuracilojn, enmanigo de korespondaĵoj. Pro tio estis arestita la 15-an de marto 1943, pereis en la koncentrejo la 17-an de marto 1944.