Helier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ne konfuzu kun Sankta Hilario de Potevo

Sankta
Helier
Patronsanktulo de Ĵerzejo
La vizaĝo de Sankto Helier skuptita sur la Croix de la Reine en St Helier, Ĵerzejo
La vizaĝo de Sankto Helier skuptita sur la Croix de la Reine en St Helier, Ĵerzejo
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en Tungro (nederlande: Tongeren)
Morto 555
en Ĵerzejo
Profesio
Okupo ermito [#]
Sanktulo kaj martiro
Festotago 16-a de julio
Patroneco Ĵerzejo, Saint Helier; haŭtaj kaj okulaj malsanoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sankta Helier (mortis en 555), asketa ermito dum la 6-a jarcento, estas la patrono de Ĵerzejo en la Manikinsuloj, aparte de la urbo kaj paroĥo de Saint Helier, ĉefurbo de la insulo. Li ankaŭ estas alpreĝata kiel patronosanktulo por haŭtaj kaj okulaj malsanoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ hagiografio, Hellerius aŭ Helier naskiĝis en Tungro (nederlande: Tongeren) en nuntempa Belgio de paganaj gepatroj kiuj malfacilis koncipi idon. Senesperaj, ili turnis sin al Sankto Cunibert kiu konsilis preĝi al Dio kaj admonis ilin eduki sian eventualan infanon laŭ kristana religio. Iliaj preĝoj aŭdiĝis : Helier naskiĝis, sed lia patro ekkoleris kontraŭ influo de Cunibert je frumatura Helier, kies junaĝaj mirakloj jam okazigis konsternon. La patro de Helier mortigis Cunibert-on, kaj Helier forfuĝis.

La vagadoj de Helier kondukis lin en la nuntempan vilaĝon Saint Hellier (en franca departemento Seine-Maritime) kaj finfine en la regionon Cotentin kie li anigis la monaĥan komunumon de Sankto Marculf en Nantus (Nanteuil, nuntempe St-Marcouf-de-l’Isle en Manche).

Tamen, en tiu komunumo, Helier ne trovis sufiĉe da kvieto por dediĉi sin al tutanima vivo en kontemplado. Marculf ricevis plendojn de loĝantoj de la insulo Gersut, aŭ Agna, nuntempe Ĵerzejo, kiuj plurfoje suferis atakojn de Vikingoj, Saksoj aŭ Vandaloj, laŭ fontoj. Enloĝantoj deziris protektanton kiu ankaŭ alportus evangelion.

Pro decido de Marculf, Helier kaj kuniranto Sankto Romard, iris en Ĵerzejon kie ili trovis etan komunumon de fiŝistoj ĉe sablaj dunoj kie moderna urbo estis kreskonta. Helier establiĝis sur insuleto nuntempe nomata Roko de l’Ermitejo, proksime de L’Islet, la tajda insulo kie staras la 16a-jarcenta Kastelo Elizabeth. Romard iris-reiris inter la ermitejo kaj la vilaĝo.

De sia antaŭposteno Helier kapablis vidi la velojn de la atakontoj kaj antaŭavertis la vilaĝanojn kiuj fuĝis en la marĉojn. En la lingvo Jèrriais, mallumaj etaj nuboj sur la horizonto tradukiĝas al les vailes dé St Hélyi (la veloj de St. Hélier).

Oni konsideras ke Helier faris miraklon kiam li resanigis lamulon. Liaj preĝoj estigis stormon kiu forblovis malamikajn ŝipojn. Kvankam li, dum 13 jaroj, havis asketan vivon, legendo raportas ke li trovis fortojn, post kiam li senkapiĝis de la atakantoj, por pluki sian kapon kaj piediri al la marbordo.

Laŭ lia hagiografio, Romard malkovris la korpon de Helier ĉe la strando ankoraŭ kun la kapo inter la manoj. Li prenis ĝin, kaj ŝipe revenis al la kontinento. La ŝipo, gvidita de Dio, alvenis en Bréville-sur-mer kie mirakla kuraciga akvofonto ekestis precize kie staris la kadavro de Helier dumnokte. Preĝejo konstruiĝis apud la fonto, super kiu nuntempe staras statuo, kaj kiu nun ankoraŭ allogas iujn dezirante kuracigon.

La relikvoj de Helier estis senditaj en la abatejon de Beaubec (en Beaubec-la-Rosière (Seine-Maritime)) kie ili restis ĝis kiam la abatejo detruiĝis dum la Franca Revolucio.

Aktualaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj dediĉitaj al Helier troviĝas en Rennes, St Helier, Beuzeville (Eure), Amécourt (Eure), Barentin (Seine-Maritime), Monhoudou (Sarthe). Atestojn de la respektego por Sankto Helier oni povas trovi en La Hague (Cotentin), en Querqueville kaj ankaŭ en Omonville-la-Rogue kie 13a-jarcenta fresko en la preĝejo de Sankto Johano la Baptisto kunigas Helier kaj Thomas Beckett. En Ĵerzejo, oni kultas lin ĉar li alportis kristanecon en la insulon, sed en Normandio kaj Bretonio, li plivole famas kiel kuraciga sanktulo.

Krom la fontoj de Helier kaj Bréville, ankoraŭ troviĝas alia en Saint-Jouan des Guérets (Ille-et-Vilaine), kie la nomo de Helier misformiĝis al St Délier. Ankaŭ estas kapelo en la katedro de Trenton, New Jersey.

La tradicia jaro de lia martiriĝo estas 555 p.K. Lia festotago, kiun oni solenas en Ĵerzejo per ĉiujara urba kaj ekumena pilgrimado al l’Hermitage, okazas la 16-an de julio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]