Henadz Buraŭkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Henadz Buraŭkin (beloruse Генадзь Бураўкін, n. 29-an de septembro 1936 - m. 30-an de majo 2014) estas belorusa poeto kaj ŝtata aganto.

Gienadz Burawkin.jpg

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en familio de oficisto. Finis en ĵurnalista sekcio de filologia fakultato de Belorusa Ŝtata Universitato (1959). Laboris en diversaj gazetoj. De la jaro 1978 Buraŭkin estis ĉefo de Ŝtata komitato de Belorusa SSR pri televido kaj radielsendado. En la jaro 1990 enoficigita kiel konstanta reprezentanto de Respubliko Belorusio ĉe UNO, sed en 1993 petis demisii de ĉi tia posteno. Post reveno, dum la jaroj 1994-1995 laboris kiel anstataŭanto de ministro pri kulturo kaj gazetaro. Dum la jaroj 1995-2001 laboris en ĵurnalo. Loĝis en Minsko.

Unuaj versoj estis eldonitaj en 1952. Poste,estis eldonitaj liaj libroj "Kun amo kaj malamo teraj" (1963), "Spiro" (1966), "Rikolto" (1971), "Riverfonto" (1974), "Gardo de fideleco" (1978), "Nesto por birdo de ĝojo" (1986). Aŭtoro de versaroj "Inter stelo kaj kandelo" (2000), kaj "Elektita" (1998). Versoj de fino de 20-a jarcento kompiliĝis en versaron "Grua tempo" (2004). Riĉa intima liriko de la poeto eniris en multaj liaj versaroj, sed ĉefe en libroj "Kareso" (1985) kaj "Mi legas ĉifron de okuloj" (2001). Je versoj de Buraŭkin estis verkitaj multaj popularaj en Belorusio kantoj. Poeto verkis aron de kantaj tekstoj "Al vi Belorusio" (1984). "Lulokanto" je liaj vortoj ĉiuvespere je televidio kantas por belorusaj infanoj. Aŭtoro de du libroj de versoj por infanoj "Tri fabeloj pri Leporo" (1974), kaj "Blua balancilo" (1978), dokumenta novelo "Tri paĝoj el legendo" (1971).

Li verkis por gazetaro eseojn, publicistajn kaj literaturkritikajn artikolojn. Estas aŭtoro de scenarioj de kelkaj dokumentaj filmoj kaj de duseria arta filmo "Fajro" (1974, kunaŭtore).

Tradukadis en belorusa lingvo versojn de rusaj, ukrainaj, moldavaj, bulgaraj poetoj.