Henri Masson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henri MASSON)
Henri Masson
Persona informo
Aliaj nomoj Henriko Masono
Naskiĝo 5-an de februaro 1943 (1943-02-05) (81-jaraĝa)
en Moutiers-les-Mauxfaits
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Henri MASSON (pseŭdonimo Henriko Masono) naskiĝis la 5an de februaro 1943 en Moutiers-les-Mauxfaits. Li eklernis Esperanton tre precize la 19an de aprilo 1970. Ĝenerala sekretario de SAT-Amikaro dum multaj jaroj ĝis januaro 2008, ĝenerala konsilanto de SAT ĝis januaro 2008 kaj prezidanto de la departementa asocio Esperanto-Vendée, li estas tre aktiva sur la kampo de la informado pri Esperanto tutmonde kaj precipe en franclingvio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Henriko Masson eksciis pri Esperanto jam en sia juneco, foliumante la katalogojn de firmao "Manufrance", kiuj estis eldonitaj en pluraj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Apenaŭ dekokjara, li memvole engaĝiĝis en la armeo por tri jaroj. Fariĝinte paraŝutisto, li veturis al Alĝerio, unu semajnon antaŭ la militofino, kaj restadis tie kelkajn monatojn. La tieaj spertoj konvinkis lin, ke militista kariero ne taŭgos al li, kaj li fariĝis fervojisto kaj konvinkita pacisto. En 1970, li eklernis Esperanton, kaj baldaŭ poste membriĝis en SAT-Amikaro, kaj partoprenis sian unuan SAT-Amikaran kongreson en Narbono en 1972.

Respondeculo pri informservo[redakti | redakti fonton]

En 1973, okaze de la SAT-Amikara kongreso en Laŭzano, li neatendite heredis la respondecon pri la "propagand-servo" de la tiama prizorganto Remo Magnani. Sufiĉe rapide, li enkondukis gravajn ŝanĝojn en la franclingva varbado de SAT-Amikaro. Jam en marto 1975, li pledis por anstataŭigo de la vorto "propagando" per "informado", kaj tio konkretiĝis en la gazetaj kolumnoj tri jarojn pli poste, en 1978.

Sekretario de SAT-Amikaro[redakti | redakti fonton]

En 1979, li iĝis sekretario de SAT-Amikaro anstataŭ Simone Glodeau (Glodino), kaj en tiu posteno plu fortigis la informo-servon. Aldone al la jam ekzistantaj flugfolioj, li iniciatis en 1988 la aperigon de laŭtemaj slipoj pri diversaj pli-malpli fakaj aspektoj de la esperanto-movado. La unuan de junio 1988, li estis unu el la tri invititoj de unuhora radioelsendo pri Esperanto ĉe la naciskala publika stacio France-Inter. Ĉi-tiu elsendo okazigis la sendon de pli ol 5000 informpetoj. La informo-servo de SAT-Amikaro provizis la respondan materialon, kaj la amplekso de la reagoj estis tia, ke ĝi instigis la radiostaciajn respondeculojn organizi kvaronhoran esperanto-kurson ĉiumatene dum 5 semajnoj, inter la 1a de aŭgusto kaj la 3a de septembro.

Ĝenerala konsilanto de SAT[redakti | redakti fonton]

Aldone al sia aktivado en SAT-Amikaro, Henriko Masono estis aktiva SAT-ano, interalie regula informprovizanto por la pacista frakcio, ofta membro de la proponkomisiono, kiu verkis la malnetojn de gvidrezolucioj dum la SAT-kongresoj, kaj ĝenerala konsilanto. En tiu posteno li strebis profitigi la aliajn LEA-ojn ligitajn al SAT pri la organiza forto de SAT-Amikaro. Li tiucele vizitis multajn kongresojn de SATEB, FLE kaj SLEA. En la 80aj jaroj, pluraj LEA-gazetoj regule uzis la materialon, kiun li presigis en la gazeto "SAT-Amikaro" kaj en ĝia suplemento. En 1985 li verkis la unuan eldonon de la informbroŝuro Kio estas SAT?.

Loka parizregiona aktivulo[redakti | redakti fonton]

Kiel loka aktivulo, li kontribuis al organizado de la parizregiona vivo de SAT-Amikaro per redaktado de la monata bulteno La Parizano. En 1993, li ankaŭ partoprenis kiel OKK-ano en la organizado de la SAT-Amikara kongreso en la urbo Bondy , kie poste naskiĝis aktiva loka Esperanto-grupo.

Vendeano[redakti | redakti fonton]

En 1995 li emeritiĝis kaj translokiĝis al Vendeo, kaj tie kontribuis al la fondo de la departementa asocio Esperanto-Vendée, prizorgante ĝian bultenon, kaj fariĝante eĉ ĝia prezidanto en 1997. Paralele li daŭrigis sian agadon por SAT-Amikaro, interalie ekuzante interreton. Grava atingo estis la apero en septembro 1995 de la franclingva versio de "La Homo kiu defiis Babelon", redaktita de René Centassi surbaze de abunda materialo, kiun li disponigis al li. Post diskutoj en la SAT-Amikara kongreso en Agdo en 2003, li fariĝis unu el la kunlaborantoj de la nova redaktoskipo, kiu celis prizorgi la SAT-Amikaran gazeton, ĝis tiam redaktata nur de Jean Selle. En la nova gazeto, La Sago, la franclingva suplemento, kiun li plu redaktis sola, duobliĝis de du paĝoj al kvar, kaj presiĝis rekte en la gazeto, ne plu kiel ofseta suplemento. Li estis unu el la organizintoj de la SAT-Amikara kongreso en La Roche sur Yon dum pasko 2004.

Sendependa aktivulo[redakti | redakti fonton]

Komence de 2008, Henriko rezignis pri siaj respondecaj postenoj en SAT-Amikaro kaj SAT, kaj daŭrigas sian poresperantan aktivadon tute sendepende, ĉefe per dissendo de retaj komunikoj, nutrado de blogo en Ipernitio kaj kontribuado al Vikipedio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Franclingve[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Traduko al Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Paco en Proksima Oriento (el "La Paix au Moyen-Orient", de Aharon Cohen, Cahier de l'Amitié Judéo-Arabe), Laroque-Timbaut : La Juna Penso, 1974. 22 p.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Henri Masson » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»