Saltu al enhavo

Henricus Wetstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henricus Wetstein
(1649-1726)
"Eklezia historio de la grekaj verkistoj", produktaĵo eldonita en 1695 fare de Henricus Wetstein (1649-1726).
"Eklezia historio de la grekaj verkistoj", produktaĵo eldonita en 1695 fare de Henricus Wetstein (1649-1726).
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1649
en Bazelo, Svisio
Morto 4-an de aprilo 1726[1]
en Amsterdamo, Nederlando
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo librovendisto
eldonisto
presisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hendrik WetsteinHenricum Weststenium estis nederlanda libristo, helenisto, latinisto, kaj eldonisto, deveninta el renoma svisa familio kaj aktiva kiel publikigisto inter 1675 kaj 1725. Liaj frato kaj patro estis eminentaj profesoroj pri teologio kaj la greka, kaj lia avo estis famkonata politikisto.[2]

Biografio

[redakti | redakti fonton]
"La Nova Testamento" en la nederlanda kaj greka lingvoj, eldonita de Hendrik Wetstein en 1698.

Hendrik Wetstein naskiĝis en Bazelo kaj poste establiĝis kiel librovendisto en la centro de Amsterdamo krom dua branĉo en Frankfurto. Li edziĝis kun Agata Ernsthuys kaj post ŝia morto li reedziĝis kun la vidvino de la librovendisto Abraham van Someren (1662-1700), Cornelia Knijf. Oni scias, ke li havis ok infanojn en 1701, la jaro kiam li edziĝis al Knijf.

Inter 1669 kaj 1676 Wetstein estis lernanto ĉe la librovendisto kaj printisto Daniel Elsevier (1626-1680). La 22-an de junio 1669 li fariĝis membro de la gildo. Li restis tiel sian tutan vivon.

Arkivaj dokumentoj montras, ke kaj liaj nebinditaj libroj, inkluzive de pluraj kopioj kaj platoj, kaj liaj binditaj libroj estis aŭkciitaj en 1716. Eĉ tiel, li daŭrigis en la librovendejo ĝis sia morto.

Inter 1698 kaj 1701 li publikigis la Novan Testamenton en la greka, redaktita de Johannes Leusden (1624-1699). Ĝi enhavas aldonon surbaze de kiu oni povas konkludi ke Hendrik Wetstein, kiel lia instruisto Elsevier kaj poste lia filo Rudolph, posedis sian propran presejon. Neniu alia indico por tio estis trovata. Tamen, lia nomo estas menciita kiel presisto kaj eldonisto de preskaŭ ĉiu titolo kiu povas esti trovita sub lia nomo en la STCN (Short Title Catalog Netherlands) ("Eta katalogo de titoloj de Nederlando").

En 1701, du el liaj filoj, Rudolph kaj Gerardus, malfermis librejon kaj eldonejon aparte de sia patro. Foje patro kaj filoj laboris kune pri publikaĵo, malfaciligante determini kiu el la du partoj estis la eldonisto de kelkaj verkoj.

Malfrua vivo

[redakti | redakti fonton]

Kiel akademiulo, Wetstein majstris multajn lingvojn: grekan, latinan, francan, italan, altgermanan, nederlandan, kaj iom da hebrea. Tio evidentiĝas ankaŭ en la titoloj de la verkoj kiujn li publikigis. Inter la multaj eldonaĵoj ekzistas malmultaj nederlandaj titoloj. Li publikigis interalie sciencajn verkojn en la latina lingvo.

Ekzemple, Wetstein estas la eldonisto de granda nombro da verkoj de la dana kuracisto, matematikisto kaj teologo Thomas Bartholin kaj lia filo. Wetstein ankaŭ estis eldonisto de grandaj nomoj kiel Molière kaj Hooft. Lia nomo ankaŭ inkludas la ses-voluman eldonon de la kolektitaj verkoj de Bakono en 1696.

Alia fama sciencisto, kies verko Wetstein publikigis, estis Boyle. La rilato de la Amsterdama eldonisto kun la librovendisto Samuel Smith certigis ke la origina Londona eldono de Boyle, kiu ne bone vendiĝis en Anglio, povus esti distribuita sur la kontinento kie Boyle iĝis unu el la plej famaj anglaj sciencistoj.

Aldone al tiuj sciencaj publikaĵoj, Wetstein havis preferon por teologiaj verkoj. Precipe en la lastaj jaroj antaŭ lia morto, li publikigis verkojn pri mistika kaj religia naturo.[3]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Biographisch woordenboek der Nederlanden
  2. 2,0 2,1 All Manner of Ingenuity and Industry
  3. Artikolo verkita surbaze de la samnoma Nederlanda Vikipedia dokumento.
  4. 4,0 4,1 Intertraffic of the Mind