Aulus Persius Flaccus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aulus Persius Flaccus
(34-62)
Satyrarum liber, verko eldonita en 1512, far Hermann von dem Busche (1468-1534)
Satyrarum liber,
verko eldonita en 1512, far
Hermann von dem Busche (1468-1534)
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 2034 (2034-12-04)
en Volterra
Morto 24-an de novembro 2062 (2062-11-24) (27-jara)
en Romo
Lingvoj latina lingvo
Ŝtataneco Roma regno
Profesio
Profesio poeto • verkistofilozofo
v  d  r
Information icon.svg


Aŭlo Persjo Flako (34-62) estis romia satira latinesprima poeto, filozofo kaj lernanto de la poeto Lukano (39-65), kiu amadis ĉion kion li verkadis. Kiel stoika poeto, liaj satiraj versoj plenplenis je pli alta moraltoneco ol la aliaj klasikaj latinaj poetoj. Li plej diligente skribis kaj liaj satirlibroj ne kompletiĝis pro lia antaŭtempa morto kaj estis eldonitaj de liaj amikoj Cornutus kaj Caesius Bassus. Li vivis dum la regado de la imperiestro Nerono kaj estis romia kavaliero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bildo de Aŭlo Persjo Flako

Lia patro mortis kiam li estis nur sesjara. Li faris sian unuajn studojn en sia naskiĝurbo ĝis kiam li estis dekdujara. Poste li daŭrigis siajn studojn sub gvidado de la gramatikisto Remmius Palaemon, la oratoro Verginius Flavus kaj Annaeus Cornutus, iu stoika filozofo, kiu nutris tiel grandan simpation al sia lernanto, ke ekde tiam ili fariĝis intimaj amikoj.

En siaj poemoj, Persjo senmortigis tiun amikecon, ĉe la "Dankemo al la bonaj servoj de sia amiko". Li elesprimis pli forte tiun senton, kiam li heredigis en sia testamento sian bibliotekon kaj grandan sumon da mono. Tamen, Cornutus akceptis nur la librojn, kaj lasis la monon por liaj heredantoj, tio estas, la fratinoj de Persjo.

Li petis al la patrino de Persjo, ke ŝi forprenu kelkajn partojn de la poezio, kiun ŝia filo komponis kiam li estis tre juna. Li sendube opiniis ke tiuj partoj ne respondus al la granda reputacio je tiuj jam publikigitaj, kiuj estis kun ĝenerala apogo ricevitaj de la publiko. Ŝi konvinkiĝis kaj ĉiuj kopioj estis tuje preterlasitaj. Inter aliaj verkoj de Persjo, oni forigis kelkajn versojn kiujn li verkis pri Arria, iu renoma romia mastrino, kiu sinmortigis kiel ekzemplo al sia amata edzo. Moreri falsi imagis al si ke tiu estis satiraĵo kontraŭ Arria, sed ne, tiu estis panegiro, konsiderante la grandan amikecon de la aŭtoro rilate al Ibraseas, bofilo de Arria.

Li studis kun Lukano sub gvidado de Cornutus, kaj lia lernamiko tiom admiris lin, ke kiam Persjo rediradis siajn versojn, Lukano preskaŭ diskrevis pro ĝojo. Post iom da tempo, Persjo enamikiĝis al Seneko la Juna kaj tute ne aprezis lian humuron. Li pasis la mallongan vivon ĉirkaŭita de sia patrino (Fulvia Sisennia), fratino, onklino kaj kuzino, kun kiuj li vivis.

Eble pro lia mallonga aĝo aŭ pro la aparteco de sia vivo, fermita inter virinoj kaj membroj de lia familio kiuj estris tutan opozicion al la imperiestro, aŭ pro lia karaktero mem kaj kontaktomanko kun la reala vivo, li reprezentis stoikan idealon tre rigida kaj serioza. Lia moralo estis nefleksebla, simpla kaj dogma, nome, nur estas liberaj la saĝoj kiuj superregas sian pasiojn mem.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj pri
Aŭlo Persjo Flako

  • Kiu persistas, tiu sukcesas.
  • Ni konsumos la morgaŭon, se ni malkvietigos la hieraŭon
  • Nenio naskiĝas je nenio, kaj nenio rezultos je nenio
  • La stomako estas la kreinto de niaj humuroj
  • Malbona konsilo kelkfoje estas pli fatala ol konsilo mem
  • Vivu laŭ viaj enspezoj
  • Ĉiuj homoj estas liberaj, escepte tiuj kiuj vivas laŭplace
  • Vi preĝas por bona sano kaj forta korpo kiam maljune. Tio estas bona sed viaj riĉaj nutraĵoj blokigos la respondon de la dioj kaj enĉenigos la manojn de Jupitero.
  • Ĉiuj homoj havas siajn proprajn dezirojn, ne ĉiuj posedas la samajn inklinojn
  • Via scio estas nenio, escepte se aliaj scios ke vi scias
  • Kontrolu la malsanon ĉe ĝia apudiĝo
  • Ho, kiel malplenaj estas la aĵoj
  • La aĵoj alĝustiĝas nur por doni pezon al la fumo
  • Ho, la homaj zorgoj, kiom da malpleneco ekzistas en la homaj ĉagrenoj!
  • Ke la malbonuloj sentu la belecon de la virto, kaj la doloron kiam ili forlasas ĝin
  • Estas plezuriga afero indiki per la fingro kaj diri: Tie ja iras homo.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]