Henriko de Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko de Latvio
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1187
en Magdeburgo
Morto post 1259
en Livonio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Latvio vd
Profesio
Okupo verkistohistoriistofilozofo • romkatolika sacerdoto vd
Verkado
Verkoj Kroniko de Livonio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko de LatvioHenriko de Livonio - germane Heinrich von LettlandHeinrich von Livland, latine Henricus de Lettis (naskiĝis apud Magdeburg; mortis post la jaro 1259) estis germana kronikisto.

Li naskiĝis en la regiono de la germana urbo Magdeburg kaj edukiĝis interalie en la monahejo de Segeberg en Holstinio. Antaŭ la plenkreskiĝo, Henriko de Latvio en 1205 translokiĝis al Rigo kaj de tiam laboris kiel kristanisma misiisto en Livonio. Tie li en 1208 konsekriĝis pastro, kaj gvidis la paroĥon an der Ymera de la loĝloko Papendorf, latve Rubene, 12 kilometrojn norde de la urbo Wenden, latve Cēsis.

Inter la jaroj 1225 kaj 1227 li latinlingve verkis la "Kronikon de Livonio", latine „Chronicon Livoniae“ , kiu priskribas la (perfortan) kristanigon de la latvoj, livonoj kaj estonoj fare de la germanaj baltoj inter la jaroj 1180 kaj 1227. La publikaĵo estas elstara dokumenta fonto pri la historio de Baltio.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Henriko de Latvio en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)