Saltu al enhavo

Herbert W. Duda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Herbert Wilhelm DUDA (naskiĝinta la 18-an de januaro 1900 en Linz, mortinta la 16-an de februaro 1975 en Vieno) estis aŭstra orientalisto (turkologio, iranologio, islamsciencoj; lingvike kaj literaturhistorie). La lastajn jarojn li pasigis en Klaffer am Hochficht kie troviĝas tombo lia.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe germanlingva gimnazio en Malgranda Kvartalo (Prago) li soldatis en la Otomana Imperio. Postmilite studis li de 1919 oriontalistikon je Universitato de Karolo ĉe Max Grünert, je universitato de Vieno ĉe Friedrich Kraelitz kaj je universitato de Lepsiko ĉe Richard Hartmann kaj August Fischer. En 1925 li doktoriĝis. Unu studjaron restis li en Parizo kie li konatiĝis kun Jean Deny; en 1926 Duda ricevis diplomon ĉe Institut national des langues et civilisations orientales. Inter 1927 kaj 1932 li troviĝis en Istanbulo kie li deĵoris unue kiel lektoro kaj teatrorecenzisto de "Türkische Post", poste kiel privata klerulo.[1] Krome li astistantis de la tiea filio de Germana Arkeologia Instituto. Ankoraŭ antaŭ 1931 li membris ĉe Deutsche Morgenländische Gesellschaft.[2] En 1932 estis lia habilitiĝo Lepsike, kie li laboris kiel privata docento kaj de 1934 kieil eltoro pri turkaj lingvo kaj kulturo.

En 1933 li subsignis kun aliaj germanaj profesoroj ovacian rezolucion por Adolf Hitler. Meze de la 1930-aj jaroj li okupiĝis pri la esplorprojekto Zur Geschichtsforschung der Rum-Seldschuken de la menciita arkeologiinstutoto. En 1936 li estis sekvanto de Friedrich Giese ĉe la universitato de Vroclavo por turkologio kaj islama filologio. Laŭmode li subtenis la politikon ŝovismon de Azerbajĝano substrekante la rasan altvaloron de la turkoj.<ref>Herbert W. Duda: "Die neŭe Türkei". Ĉe: Die badische Schule, jarkolekto 3, 1936, p. 279<ref>.

Inter 1941 kaj 1943 li gastprofesoris en Sofio, krome stris li inter 1941 kaj 1944 samloke Germanan Sciencan Instituton (DWI), el kiuj jaroj li ankaŭ prezidantis. Sub kunlaboro kun la Viena akademio de sciencoj kaj la Bulgara akademio de sciencoj li instigis la publikigon de malnovaj dokumentoj bulgaraj/otomanaj ene de la serio Osmanica. Kiam necesis trovi posteuli katedestron islamologian en Vieno li estis preferita kontraŭ Herbert Jansky. Do Duda estis orda profesoro en Vieno de 1943 ĝis 1970. Disde Vieno li helpis simpatianojn de la ekzilregistaro de Aleksandar Zankow. En 1945 li transprenis la estradon de la Orientalan Instituton el la manoj de la nazio Viktor Christian.

Honoroj kaj engaĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

  • 1948: koresponda membro de Österreichische Akademie der Wissenschaften
  • 1948: eldonistede de la fakĵurnalo "Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes"
  • 1949-1970: ĉefa redaktisteco de "Österreichischen Hoĉschul-Zeitung"
  • 1957: membreco ĉe Türk Dil Kurumu.
  • meitkruco Österreichischen Ehrenkreŭzes für Wissenschaft und Kunst (unua klaso)
  • komturo de la Imperiestra-irana Humayun-ordeno

Skribaĵoj (verkoj)[redakti | redakti fonton]

  • Ferhād und Schīrīn: die literarische Geschichte eines persischen Sagenstoffes. Orientalni Ustav, Prago / P. Geuthner, Paris / Otto Harrassowitz, Berlin 1933
  • Vom Kalifat zur Republik. Die Türkei im 19. und 20. Jahrhundert, 1948
  • Katze und Maus. Obeid Zakani, 1947 (traduko el la persa)
  • Die Seltschukengeschichte des Ibn Bibi, Kopenhagen 1959
  • Die Protokollbücher des Kadiamtes Sofia 1960
  • Meine Schriften 1919-1969, Wien 1970 (listo de la aĵoj publikigitaj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Festschrift Herbert W. Duda: zum 60. Geburtstag gewidmet von seinen Freunden und Schülern (= Wiener Zeitschrift für die Kunde des Morgenlandes, 56), Vieno 1960
  • Wilhelm Heinz: "Herbert Wilhelm Duda (1900–1975)". Ĉe: Zeitschrift der Deutschen Morgenländischen Gesellschaft, 128/1978, p. 1–4 (PDF).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilhelm Heinz: "Herbert Wilhelm Duda (1900–1975)". Ĉe: Zeitschrift der Deutschen Morgenländischen Gesellschaft, 128/1978, p. 1 (PDF).
  2. Ekkehard Ellinger: Deutsche Orientalistik zur Zeit des Nationalsozialismus 1933–1945. Deux-Mondes-Verlag, Edingen-Neckarhaŭsen 2006, p. 475