Herbie Fields

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herbie Fields
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1919 (1919-03-24)
en Asbury Park
Morto 17-an de septembro 1958 (1958-09-17) (39-jaraĝa)
en Miamo
Mortokialo trodozo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto
TTT
Retejo http://nfo.net/usa/f1.html
vdr

Herbie Fields (naskiĝis 24-an de majo 1919 en Asbury Park aŭ en Elisabeth (Nov-Ĵerzejo); mortis 17-an de septembro 1958 en Miamo, Florido) estis usona ĵazsaksofonisto kaj -klarnetisto de svingo.

Herbie Fields, proks. junion de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fields lernis ekde 1936 ĝis 1938 ĉe Konservatorio Juilliard en Novjorko. Post tio li estis en la triopoj de Raymond Scott kaj Leonard Ware , militservis ekde 1941 ĝis 1943, direktante en Fort Dix armebandon. Post tio li fondis propran bandon kaj muzikis en 1944 per aldosaksofono kaj klarneto ĉe Lionel Hampton, kiel ununura blankula muzikisto kaj posteulo de Earl Bostic. Tie li lanĉis per „Hey Bop a Rebop“ furoraĵon kaj gajnis en 1945 la Nov-Stelulan Premion de Esquire por aldosaksofonludo. En 1946 li denove tenis ĝis 1947 propran bandon, kiu faris sonregistraĵojn por RCA Victor. En la bando ludis i.a. Neal Hefti, Bernie Glow, Manny Albam, Al Klink, Marty Napoleon kaj Serge Chaloff. Ili orientiĝis komence je la Hampton-Bando, sed ludis dancmuzikon kun ritmenblusaj enigaĵoj, per kio ili ekhavis nur modestan sukceson. Fields ŝanĝis la bandegon en kvinopon kaj poste en sepopon, en kiu je 1949/50 muzikis Frank Rosolino kaj Tiny Kahn. Fields transloĝis poste al Miamo, kie li estris restoracion. Siajn lastajn sonregistraĵojn li faris februaron de 1958. Septembron de la sama jaro li sinmortigis per dormigiloj.

Ligilo ekesteren[redakti | redakti fonton]