Heritage Foundation

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Heritage Foundation (Fondaĵo Heredaĵo), estas konservativa pensfabriko, fondaĵo lokita en Vaŝingtono. Ĝi estas dismonde taksita unu el la plej influkapablaj politikaj publikinteresaj esploraj institutoj.

Ĝi fondiĝis en 1973, iniciante de Joseph Coors, politike konservativulo kaj posedanto de Coors bierfarista kompanio en Golden (Colorado). La fondaĵon gvidis la konservativa aktivisto Paul Weyrich, la prezidanto estis Edwin Feulner ekde 1974.

Ĝis 2001 - kiam ĝin akiris la Hoover Institution- , la „Heritage Foundation” publikis Policy Review, unu de la mondaj avangardan konservativan publikinteresan ĵurnalon.

Historio kaj gravaj iniciatoj

La fondaĵo estas konata pro du streboj:

Unuafoje, tra la 1980-aj jaroj kaj komence de la 1990-aj, la fondaĵo estis ŝlosilrole ĉe la Reagan-doktrino, dum kio la Usona registaro finance apogis (parte neleĝe) la kontraŭ-komunismajn registarojn kaj/aŭ la rezistajn movadojn en multaj landoj kiel Afganujo, Angolo, Kamboĝo, Salvadoro, Nikaragvo kaj ĝenerale apogis la globalan kontraŭkomunismon.

Male al tradiciaj pensfabrikaj institutoj, Heritage-fondaĵo neniam analizis sian apogon por la Reagan-doktrino.

La fondaĵo apogis la konvinkon de prezidento Ronald Reagan, ke la ekzistanta Sovetunio estis la "Imperio de la Malbonego". Heritage ludis ŝlosilrolon en apogo de la Reagan-aj planoj por konstrui surorbite balistikan misilan ŝildon, la t.n. ("Strategic Defense Initiative" (Strategia Defenda Iniciato, SDI), kutime nomata ankaŭ "Star Wars" (Stelaj Bataloj).

Duafoje, la partnereco kun Wall Street Journal, ĉar la Heritage Foundation publikas la ĉijaran Indekso de Ekonomika Libereco (Index of Economic Freedom), kiu mezuras kiom libere la landaj civitanoj povas realigi proprajn posedajn rajtojn, disponi pri siaj monoj, kiom liberas de la reguloj k.s.. La fakroroj, kiujn oni uzas por kalkuli la indeksajn nombrojn, estas la korupteco en registaro, baraĵoj pri internacia komerco, enspeza imposto kaj kompaniaj impostaj procentoj, registaraj elspezoj, rolo de la leĝo kaj jurkapablo por firmigi la kontraktojn, reguligaj ŝarĝoj, bankaj restriktoj, laboraj reguligoj, kaj aktivado de nigra merkato. Mankoj el tiuj areoj signifas pli malaltan nombrojn de la indekso.

Multaj personoj de Heritage Foundation havas infuan rolon en la Usona bizniso kaj registaro ekz: Richard V. ALLEN, L. Paul BREMER, Elaine CHAO, Michael JOHNS kaj Edwin MEESE. Aliaj notindaj personoj: David BROCK (dekstrula (iama maldekstrula aktivisto) ĵurnalisto), Eli LEHRER (jura guruo), Robert MOFFITT (sanzorga analisto), Nina REES (eduka analizisto kaj gvidanta oficisto de la Bush-administrantaro) kaj Larry WORTZEL (spertulo pri armeaj aferoj).

Financa apogo

Kvankam la fondaĵo havas enorman politikan influon al la parlamentaj institucioj de la Kapitolo de Usono, ĝi rifuzas esti "lobio", tiel ĝi rajtas gardi sian ekster-impostdevan staton kaj tiel kolekti $29.7 milionojn lastjare. La mono venas el malmultaj lokoj: en 1995, 31 ĉekoj entenis $8.5 milionojn; pliaj 123 apogantoj donis $2.6 milionojn pli. La plun monon oni kolektas per direktaj leteroj, e-leteroj kiel aliaj fondaĵoj.

En 1973, Joseph Coors diponigis kvaron-milionon da dolaro por eki la projekton. Ekde tiam, mono venis de la fondantoj de Amway Corp. kaj aliaj dsekstrulaj fondaĵoj, familioj kiel Scaife kaj Mellon. La miliardulo Richard Mellon SCAIFE estis la plej sindonema apoganto.

La fondaĵo eĉ ricevas kelkajn centmilojn da dolaroj el Tajvano kaj Sud-Koreio ĉiujare.

Aŭtune de 1988, la Sud-Koreia Nacia Asembleo malkovris dokumenton, ke la koreia sekretservo donis $2.2 milionojn al Heritage Foundation kaŝe komence de la 1980-aj jaroj. Heritage rifuzis la akuzon.

La plej lasta (2003?) jara raporto de Heritage konigas pri donaco de $400,000 de la Koreia konglomerato Samsung. Alia apoganto, la Koreia Fondaĵo (Korea Foundation), kiu kondukas monon de la Sud-Koreia registaro, donacis en la lastaj (2001-2004?) 3 jaroj al Heritage minimume $1 milionojn.

Rekonante la fortan influon de la Heritage Foundation, multaj gravaj liberalaj personoj, kiel John PODESTA, ĉefoficisto dum William J. Clinton, fondis la progresivan organizon Center for American Progress.

Eksteraj ligiloj