Herma Schuschnigg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herma (von) Schuschnigg

Herma SCHUSCHNIGG (naskiĝinta Herma Masera la 25-an de junio 1901 en Bozen, mortinta la 13-an de julio 1935 apud Linz-Ebelsberg) estis la edzino de la aŭstria kanceliero Kurt Schuschnigg. Tiufunkcie ŝi apogis per karitataj agadoj la renomon de sia edzo. Post akcidentmorto ŝia ŝi prezentitis en la amaskomunikiloj kiel modela virino. Tio tuj ĉesis post Anschluss. Lia patro estis grandkomercisto, lia patrino originis el la nobela dinastio An der Lan-Hochbrunn. Ŝia onklo estis la muzikisto Hartmann von An der Lan-Hochbrunn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

nuptofoto de 1924

Masera frekventis la liceon de la ursulaninoj en Innsbruck. En 1922 ŝi konatiĝis kun la posta edzo pere de la advokata familio Fischer. Krome ŝi ofte gastinis ĉe kunvenoj de la katolika studenta korporacio AV Austria Innsbruck de CV. Geedziĝo okazis en 1924 kaj en 1926 naskiĝis la filo Kurt († 2018),[1][2]

Ŝia vivo ekdependis tute de la politika kariero de la edzo. Sekvon de li Vienon, kie li estis iĝinta deputito parlamenta, ŝi faris en 1930 kontraŭvole suferonte je izoliĝo grandurba. En 1933 Kurt Schuschnigg iĝis ministro pri justico inter januaro kaj majo en la dua kabineto de Karl Buresch kaj ankaŭ en la sekva unua registaro de Engelbert Dollfuß. En 1933 Schuschnigg krome estis ministro pri edukado. Li do kunrespondecis pri ŝanĝo de la respubliko al aŭtoritatismo. Post la murdo de Dollfuß en julio 1934 li mem iĝis kanceliero. Herma Schuschnigg tiam komencis helpadi la edzon ankaŭ ĉe oficejaj laboroj (telefoninterparoloj, leterskribado ktp.). Ŝian deziron rezigni de la kanceliereco li ne plenumis.

Karitata engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1934 Herma estris la iniciaton Weihnacht der Heimat kiu liveris al 5000 bezonantaj infanoj de Vieno vintrajn vestaĵojn. Ŝi engaĝiĝis ĉe Nehmt hungernde Kinder zum Weihnachtstisch kio petegis riĉulojn inviti dum la festaj tagoj personojn malpli riĉajn. Ekde 1935 sekvis i.a. la helpprogramoj Bekleidungsaktion (vestado), Muttertagsaktion (dum la tago de la patrinoj), Firmungsaktion (koncerne konfirmacion). Laŭ tiutempaj atestoj helpitis pluraj dekoj da miloj da personoj en la nomo de Schuschnigg.

Herma tamen ankaŭ reprezentajn taskojn plenumis. Ŝi estis i.a. flaga patrino (Fahnenmutter respektive Fahnenpatin) de la duonmilita organizaĵo Ostmärkische Sturmscharen. Ties estro post la morto de ŝi kreis fonduson por daŭrigi la realigon de ŝiaj ideoj: parton transprenis Bella Pernter, edzino de la edukadministro Hans Pernter. Parton kune metis kaj novorganizis anoj de la ekaga asocio Herma-von-Schuschnigg-Fürsorgewerk (sub la honora protektado kanceliera). Tial nesufiĉa ŝtata sociala politiko kompensotis per privataj monddonacoj. Memkompreneble la tiaĵoj ankaŭ propagandis por la registaro.[3]

Aŭtoakcidento[redakti | redakti fonton]

Dum veturo je somera forpermeso en la 13.7.1935 en la direkto de Sankt Gilgen okazis akcidento inter Asten kaj Ebelsberg (sudeoste de Linz). Kurt Schuschnigg perdis la konsciencon, la filo Kurt, infanvartistino, policisto kaj la ŝoforisto vunditis dume Herma Schuschnigg mortis.[4] De kelkaj supozita atencprovo - la aŭto estis manipulita kaj la dato estis ĝuste unu jaron post la mortigo de Dollfuß! - neniam konfirmiĝi povis.[5] La eĥo pri ŝia morto estas grandega ene kaj malene de Aŭstrio.

Postmorte Herma Schuschnigg idealiĝis je perfekta virino kristana kaj starigis onin monumentojn pluloke. Ligna kruco ĉe la akcidentloko ankoraŭ ekzistas en formo prilaborita dum la 1960-a jaroj.[6] Sur Sonnwendstein-monto fariĝis memoriga Jozefo-kapelo kiun akiris en 1955 Österreichischer Cartellverband. En St. Veit in Defereggen starigitis en 1937 kapeleto kiu restaŭritis en 2007. Vitralo enmetitis en 1937 en Kirchberg am Wechsel. En la viena urbodistrikto Wieden loĝdombloko portas ŝian nomon.[7] Aliaj anstataŭigitis post 1938, ekz. portreta busto en Klosterneuburg.[8] Aliaj, ekz. orgeno en la kirko de Steinach am Brenner,[9] forigitis pro diversaj novigoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Birk: Herma von Schuschnigg, Tyrolia, Innsbruck 1935
  • Christine Schaunig: Frauen im Austrofaschismus – Rückschritt, Stillstand, Fortschritt? Eine Suche in der Stadt und auf dem Land, Vieno 2010 (bakalaŭriĝlaboraĵo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]