Hermann Weyl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hermann Weyl

Hermann WEYL (9-a de novembro 1885 - 8-a de decembro 1955) estis matematikisto germana. Kvankam li multe loĝis en Zuriko kaj poste laboris en Princeton, estas identigita familiare kun la tradicio matematika de la Universitato de Gotingen, reprezentata de David Hilbert kaj Hermann Minkowski. Liaj esploroj ludis gravan rolon por la teoria fiziko same kiel por puraj fakoj, kiaj la nombroteorio. Li estis unu el la plej influaj matematikistoj de la 19a jarcento, kaj ŝlosila membro de la Instituto de Antaŭeniraj Studoj en ties komencoj, kontribuante al rigardo kaj internacia kaj integra.

Weyl publikigis kelkajn teknikaj kaj ĝeneralajn studojn pri spaco, tempo, materio, filozofio, logiko, simetrio kaj historio de la matematiko. Li estis unu el la unuaj kiuj imagis la probablecon kombini la koncepton de la teorio de relativeco kun la leĝoj de la elektromagnetismo. Dum neniu alia matematikisto de lia generacio aspiris al 'universalismo' de Poincaré aŭ Hilbert, Weyl escepte alproksimiĝis al tio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Continuum: A Critical Examination of the Foundation of Analysis. 1918. ISBN 0-486-67982-9.
  • Mathematische Analyse des Raumproblems. 1923.
  • Was ist Materie?. 1924.
  • Gruppentheorie und Quantenmechanik. 1928.
  • «On generalized Riemann matrices». Ann. of Math. Vol. III (35). 1934. pp.~400--415.
  • Elementary Theory of Invariants. 1935.
  • Philosophy of Mathematics and Natural Science. 1949.
  • Space Time Matter. título original: "Raum, Zeit, Materie". 1952. ISBN 0-486-60267-2.
  • Symmetry. Princeton University Press. 1952. ISBN 0-691-02374-3.
  • The Concept of a Riemann Surface. Addison-Wesley. 1955.
  • Gesammelte Abhandlungen. Vol IV. ed. Chandrasekharan, K. Springer. 1968.
  • Classical Groups: Their Invariants And Representations. ISBN 0-691-05756-7.