Hernando Franco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hernando Franco
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1532 (1532-01-01)
en Cáceres
Morto 28-an de novembro 1585 (1585-11-28) (53-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj hispana
Loĝloko Meksikurbo
Ŝtataneco HispanioNova Hispanio
Alma mater Katedralo de Segovio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Hernando Franco (1532, ĝis 28-a de novembro 1585) estis Hispana komponisto de la renesanca epoko, kiu ĉefe aktivis en Gvatemalo kaj Meksiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1532 en la vilaĝo Garrovillas, en Espinar, proksime de la landlimo kun Portugalio. Li estis edukata en la katedralo de Segovia, kie li kune kun siaj fratoj Lázaro kaj Hierónimo del Álamo kiel ĥorknabo ekde la deka ĝis la deksepa vivojaro. Amiko de la familio Álamo, Mateo Arévalo Sedeño, vojĝis al la Nova Mondo por plenumi komision oficilalan; Hernando Franco, jam maturiĝinte en la aĝo de 22 jaroj, akompanis lin enradikiĝonte en Santiago de Gvatemalo. Pro sia solidaj scioj kaj sia kvalito kiel eklezimuzikisto li iĝis kapelestro de la katedralo de Santiago de Gvatemalo ekde 1570 ĝis 1573. Pro malaltigo de la salajro li kaj Hierónimo denoncis kaj iris al Meksiko, kie rezidis Dr. Mateo Arévalo. Oni ne scias kie li estis ordinata kiel pastro, sed kiam li atingis Meksikon, la nuna Frato Franco okupis la vakantan postenon de kapelestro de la Katedralo, kiun antaŭe posedis Juan de Vitoria. Lia nomumando okazis la 20-an de majo 1575.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Franco estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj komponistoj en la Hispanaj kolonioj sur la Sudamerika kontinento, krome oni konsideris lin longtempe kiel unua komponisto de katedrala muziko. Li sciis riĉigi substance la muzikan agadon de la katedraloj de Gvatemalo kaj Meksiko per propraj kontribuoj, kiujn oni konservas ĝis niatempe.

En Gvatemalo oni konservas de lia aŭtoreco la "Antiphona in Die Purificationis" kaj "Benedicamus Dómino" por kvin voĉoj, krome de unu kolekto de "magnificatoj". En Meksiko oni konservas komponaĵojn de kvar ĝis dekunu voĉoj, kiuj montras bonan kvaliton kaj sperton pri la uzo de la komponreguloj de la epoko. Lia verkaro estas skribita kun ĉiuj atributoj de la muzika de Palestrina, de profunda inspirado malgraŭ la simpleco de sia melodia linio. En la katedralo de Guadalajara, Jalisco, ankaŭ oni trovas parton de lia verkaro.