Heves (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbocentro de Heves

Heves (heveŝ) estas banloko kaj urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono Heves (urbo), kies centro estas. La nomo signifas: impeta.

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Füzesabony-Jászberény, laŭ fervojo Kisújszállás-Kál.

Historio

Pli frue skitoj loĝis tie. En la 11-a jarcento la tiea fortikaĵo mem estis centro de la praa departemento. En 1271 parlamentado okazis. La komunumo ricevis rangon kampurbo en 1467. En 1544 la turkoj okupas la urbeton kaj la fortikaĵon. Ili forpelis la hungarojn en 1596. En 1688 la aŭstroj-hungaroj reokupis la urbon. La nova loĝantaro okupiĝis pri terkulturado. La tie produktita akvomelono havas tutlandan famon. La urbeto estis distriktejo de departemento Heves. En 1943 oni deportis la judojn, en 1945 oni forpelis la virojn al trudlaboro al Ukraino. En la sama jaro oni disdonis parcelojn al la malriĉaj homoj el la grandbieno. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la tiama vilaĝo, kiu urbiĝis en 1984.

Vidindaĵoj

Vidindaĵoj estas katolika preĝejo, termala banejo kaj kasteloj de Remenyik (remenjik) kaj de Halász (halAs).

Famuloj