Ferenc István Nagy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc István Nagy
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1952 (1952-11-23) (71-jaraĝa)
en Heves
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologobotanikisto
vdr

Ferenc István NAGY [iŝtvAn nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Ferenc István estas hungara biologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (2016).

Ferenc István Nagy [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1952 en Heves (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc István Nagy frekventis gimnazion en Eger, poste universitaton en Szeged inter 1972-1977. Plej ofte li laboras en biologia instituto de Szeged. En 1981 samloke li doktoriĝis pri biologio kaj genetiko. En 1978 li ricevis stipendion de UNESCO, en 1983 de Rockefeller en Novjorko, poste de diversaj lokoj. En 1986 li instruis en Novjorko, en 2004 en Germanio, en 2008 en Edinburgh. Li ofte prelegas eksterlande, interalie en Ĉinio, Svislando, Argentino. Li ricevis diversajn premiojn kaj medalojn.

Verkaro (elekto) ĉiam kiel kunaŭtoro[redakti | redakti fonton]

  • Identification of DNA sequences required for activity of a plant promoter: the CaMV 35S promoter (1985)
  • Expression of tobacco Cab genes is controlled by two circadian oscillators in a developmentally regulated fashion (1995)
  • Phytochromes control photomorphogenesis by differentially regulated, interacting signaling pathways in higher plants (2002)
  • Perception of UV-B by the Arabidopsis UVR8 protein (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]